Sozomen, SozomenoSalminius Hermias Sozomen (naskiĝis ĉirkaŭ 400 en Betelia, mortis ĉirkaŭ 450) estis historiisto de la prakristana eklezio. Li estas memorata precipe pro lia Eklezia Historio, kolekto de serio da analoj de kristana historio.

Sozomeno
"Eklezia historio", verko de Sozomeno eldonita en 1846 de Edward Walford (1823–1897).
"Eklezia historio", verko de Sozomeno eldonita en 1846 de Edward Walford (1823–1897).
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 400
en Bet-El
Morto ĉirkaŭ 450
Lingvoj antikva greka vd
Ŝtataneco Bizanca imperio vd
Alma mater law school of Berytus vd
Profesio
Okupo historiisto • retorikisto • verkistoadvokato vd
Laborkampo historiohistorio de kristanismo vd
Aktiva en Bizanca imperio vd
Verkado
Verkoj Eklezia Historio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Sozomeno naskiĝis en Betelia, palestina urbeto malfora de Gaza, ido de larĝrimeda familio. Li rakontas buŝajn tradiciojn pri la historio de la Palestino, kaj ŝajnas havis sperton ankaŭ pri najbaraj landoj; asertas fakte ke mem havis kontaktojn kun la episkopo de Zeno el Majuma, mara haveno de la urbo.

Familio redakti

Sozomeno skribas ke sia avo estis vivinta en Betel, najbare de Gaza, kaj fariĝinta kristana eble dum imperiestrado de Konstancio la 2-a. Krome informas ke najbarulo laŭnome Alafrion estintus sanigita propete de Sankta Hilario, kiu forigus el lia korpo demonon. Lia avo sekve fariĝis estimata interpretisto pri la Biblio, kaj kun Alafrion intense propagandis kristanismon ĉe najbaruloj, Alafrion starigis diversajn preĝejojn kaj kunlaboris por la estiĝo, en sia zono, de monaĥaro.

Formiĝo redakti

Eble Sozomeno estis edukita ĉe la monaĥejon de Alfrion, kvankam ankoraŭ ne koniĝas precize spuroj de lia efektiva studirvojo. Tamen el liaj verkoj evidentas studirvojo bazita sur la greka literaturo, integrita sekve per studoj pri leĝo, en Berito (Bejruto); fakte, rezultas ke li aktivecis kiel advokato en Konstantinopolo, Dum la restado en tiu urbo, Sozomeno konceptis ideon verki historion de la kristana Eklezio.

Historiaj verkoj redakti

Sozomeno aranĝis du verkojn titolitajn Eklezia historio (Εκκλησιαστική Ιστορία). La unua kovras la epoko ekde la ĉieleniro de Jesuo ĝis la malvenko de Licinio en 323, tra 12 libroj. Liaj fontoj estis precipe Eŭzebo de Cezareo, la Pseŭdo-klementaj homilioj, Hegesipo kaj Seksto Julio Afrika. Tiu verko estis tute perdita!

La dua verko estas la daŭrigo de la unua. La intenco de Zozomeno estis kovri la periodon de 323 ĝis 439 ankaŭ se fakte li altiĝis 425. La verko estis kompilita en Konstantinopolo, eble en la jaroj 440 - 443, kun dediĉo al Teodozo la 2-a. Ĉi–foje la precipaj fontoj estis Sokrato la skolastika kaj Teodoreto el Kiro kaj Tiranio Rufino el Aquileia kaj aliaj, kiujn li mencias.

Jen skizo de lia dua Historio konservita verko: * Libro I: de Konstanteno la 1-a ĝis la Unua koncilio de Niceo (312-323).

  • libro II: de la Koncilio de Niceo ĝis la morto de Konstanteno (325-337)
  • Libro III: de la morto de Konstanteno la 1-a
  • ĝis la enoficiĝo de imperiestro Konstancio la 2-a
  • ((337-350))
  • Libro IV: ĝis la morto de Konstancio la 2-a (350-361)
  • Libro V: ĝis la morto de Juliano la Apostato (361-363)
  • Libro VI: ĝis la morto de imperiestro Valento (363-375)
  • Libro VII: ĝis la morto de Teodosio la Granda (375-395)
  • Libro VIII: ĝis la morto de imperiestro Arkadio (395-408)
  • Libro IX: ĝis la introniĝo de Valentiniano la 3-a]] (408-425).

La naŭa libro komprenigas ke la aŭtoro intencis provizi ankaŭ por por la deka enhistoriigante ĝis la konsulato de Teodozo la 2-a de la jaro 439.

Kritiko redakti

Gravas lia verko pro la kvanto kaj detalo de la informoj pri la misia aktiveco de la Eklezio, precipe tiu ĉe armenoj, Saracenoj, Gotoj. Abundas la informoj pri la estiĝo, kaj pri iliaj fondistoj, de Monaĥejoj kaj pri sektaj movadoj. La Eklezia Historio estas sufiĉe kompleta rilate la orienta eklezio, iom malpli rilate la okcidentan: troviĝas en siaj paĝo gravegaj dokumentoj ignoritaj de aliaj historiistoj kristanaj. La spirito kaj la intereso de Sozomeno estas klare videbla: sekvi la rakontan fadenon de Sokrato la skolastika, sed ankaŭ ĝin plibonigi kaj elstariĝi per sia originala kaj eleganta prozo kaj la kritika uzo de la fontoj. Li ilin sekvas kaj ankaŭ kritikas kaj ŝanĝas la interpreton. Li sekvas la principon laŭ kiu la historiisto kolektas la faktojn kaj ignoras siajn preferojn. Tiom estas lia distanciĝo el la eventoj ke li estis akuzita pri arianismo kaj Novacianismo pro la fakto ke mem ne esprimas juĝon pri iliaj iniciatintoj.

Tamen, rilate la eklezion kaj ties instruojn li montras submetiĝon kaj respekton. akompanatajn de profundo konvinko pri la providenca ordo de kristanismo por la gvido de la homa genro, kaj dum persone foriĝas el Arianismo, Gnostikismo, Montanismo, Apolinarismo ktp, neniam atakas aŭ ofendas la fondintojn de tiuj herezoj.

Iuj liaj informoj rezultis, ĉe estonta historiitoj, ne kompletaj kaj foje malcertaj; sed tio dependis de la malfacileco atingis ĉiujn fontojn forajn kaj malfacile kontroleblajn.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti