Johann Christian Lossius
Johann Christian LOSSIUS (naskiĝinta la 22-a de aprilo 1743 en Liebstedt, mortinta la 8-a de januaro 1813 en Erfurto) estis germana materialisma filozofo.
Johann Christian Lossius | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Johann Christian Lossius | ||
Naskiĝo | 22-an de aprilo 1743 en Liebstedt | |
Morto | 8-an de januaro 1813 (69-jaraĝa) en Erfurto | |
Lingvoj | germana vd | |
Ŝtataneco | Germanio vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo universitata instruisto vd | |
Aktiva en | Erfurto vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Vivo
redaktiLi studis ĉe la Universitato de Jena, kie li fariĝis adepto de Joachim Georg Darjes. En 1770 li iĝis profesoro pri filozofio en Erfurto, kie li ekde 1772 okupis ankaŭ teologian katedron.
Sistemo filozofia
redaktiLossius esploris la rilatojn inter spirita vivo kaj encerbaj procesoj. La vero laŭ li ne estus iu metafizika sed nur rilataĵo al la pensanto. Psikologie la vero estus agrabla sento rezultanta el la konkordo de la vibrado de la fibroj en la cerbo.
La samtempaj metafizikistoj ŝajne ne tro ŝatis liajn ideojn. Friedrich Hegel kaj Immanuel Kant taksis ke ili estas nur popularfilozofaĵoj, kiuj malrespektus la verajn problemojn filozofiajn.
Verkoj
redakti- Physische Ursachen des Wahren. 1775. komplete interrete ĉe Google.
- Hannibal: ein physiognomisches Fragment. 1776.
- Unterricht der gesunden Vernunft. 1777.
- Ueber die Physiognomik des Aristoteles 1777.
- Neueste philosophische Literatur. 1780. komplete interrete ĉe Google.
- Etwas über Kantische Philosophie in Hinsicht des Beweises vom Daseyn Gottes. 1789.
- Neues philosophisches allgemeines Real-Lexikon.1803. komplete interrete ĉe Google.
- Die Gallsche Schädellehre in critischer, psychologischer und moralischer Hinsicht.1808.
Literaturo
redakti- Heike Baranzke: Würde der Kreatur? Die Idee der Würde im Horizont der Bioethik. Würzburg (Königshausen & Neumann) 2002, p. 154 sekvv.
- Manfred Beetz, Jörn Garber, Heinz Thoma (eld.): Physis und Norm. Neue Perspektiven der Anthropologie im 18. Jahrhundert. Göttingen (Wallstein) 2007.
- Hans-Peter Nowitzki: Der wohltemperierte Mensch: Aufklärungsanthropologien im Widerstreit. Berlin (Gruyter) 2003.