Johannes GALLUS (naskiĝinta ĉ. 1525 en Erfurto, mortinta la 27-an de junio 1587 samloke) estis germana teologo kaj poeto.

Johannes Gallus
"Simpla Metodo pri la Doktrino de la Noktomanĝo de la Sinjoro"", eldonita en 1578
"Simpla Metodo pri la Doktrino de la Noktomanĝo de la Sinjoro"", eldonita en 1578
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1524 (1524-11-30)
en Erfurto
Morto 27-an de junio 1587 (1587-06-27) (62-jaraĝa)
en Erfurto
Religio Evangelia eklezio vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo teologo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Galls enmatrikuliĝis en 1554 je la Universitato de Erfurto; en 1567 li fariĝis pastoro ĉe la Dominikana preĝejo (Erfurto). La 18-an oktobro 1569 li elektitis rektoro de la erfurta altlernejo. La superintendanto de la erfurta evangelia ministerio Andreas Poach tamen konsilis ne akcepti la elekton en la kazo ke malnovaj romkatolikaj solenaĵoj dum rektora instalo ne estus prirezignataj. Sed Johannes Aurifaber (Vimariensis) engaĝiĝis en favoro de Gallus. Tiu ĉi kverelo bruus de sur multaj predikejoj ĝis la urbaj konsilianoj maljesis la radikalajn klopodojn de Poach. Sekve li maldungitis dum la sankta semajno de 1572 kaj Aurifaber posteulis.

En 1572 Gallus nomumitis profesoro pri teologio kaj tri jarojn pli poste sepa senioro. En 1580 li subsignis Formula pacificationis. En 1578 publikigitis verkita de li himnaro. Krome li kreis praktikan poetikan manlibron (enchiridion), du volumojn da epigramoj kaj tombŝtonan enskribaĵon por Filipo Melanktono.

Verkoj redakti

  • Doctrinae de coena domini simplex methodus superiori anno in academia Erfordensi publice praelecta et nunc loco confessionis edita. Georg Baumann, Erfurto 1578 (fakskribaĵo pri komunio)