Anselm Franz von Ingelheim
Anselm Franz von INGELHEIM (naskiĝis la 6-an de septembro 1634 en Köln, mortis la 30-an de marto 1695 en Aschaffenburg) estis princo-elektisto kaj ĉefepiskopo de Majenco.
Anselm Franz von Ingelheim | |||||
---|---|---|---|---|---|
Princo-elektisto de Majenco | |||||
Regado | 1679– | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 16-an de septembro 1634 en Kolonjo | ||||
Morto | 30-an de marto 1695 (60-jaraĝa) en Aschaffenburg | ||||
Religio | Romkatolikismo | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Alma mater | Nancy, Metz, Plombières kaj Parizo | ||||
Familio | |||||
Dinastio | Ingelheim vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto (1660–) vd | ||||
Aktiva en | Majenco • Erfurto vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiPost edukado ĉe jezuitoj la ege sensiva kaj facile influebla Anselm studis de 1657-59 en Nancy, Metz, Plombières kaj Parizo, por esti akceptita en la katedrala kapitulo de Majenco post la reveno.
La sekvintajn jarojn li senditis oficiale al la imperiestra kortego kiel ankaŭ en la regionon de Supra Rejno kaj Svislandon. Li amikiĝis kun Franz Egon von Fürstenberg, la posta episkopo de Strasburgo kaj konatiĝis tiel kun la franca politiko. Al Franz Egon estas ŝajne ŝuldita ke Anselm estis elektita en la 7-a de novembro 1679 princo-episkopo de Majenco. Antaŭe li estis ekde 1647 Urba ĉambristo kaj ekde 1675 guberniestro en Erfurto.
La de liaj antaŭuloj konstruitan remparon de Mainz li devis cedi al la francoj, ĉar la aro da 800 soldatoj ne sukcesis defendi ĝin. Tiam Anselm retiriĝis al Erfurto kaj Aschaffenburg. La kunvenon de la princoj-elektistoj li vokis al Aŭgsburgo por la jaro 1690, kie faritis la elekto kaj la kronado de imperiestro Jozefo la 1-a. Krome li akceptis en 1692 la 9-an dignecon elektistan por Brunsvigo-Luneburgo.
Kiel dekretiganto
redaktiKelkaj ordonoj de li antaŭenpuŝu plibonigon de moroj kaj kutimoj kaj piecon inter la subuloj. Kiel kontrolanto servis la bonkonata kapuceno Martin von Cochem.