Malfermi la ĉefan menuon
Horizontala projekciaĵo de la kastelo kaj la ĝardeno, en 1880.
Fasado suda de la kastelo.
Ĝardena pordo.
La grafo von Gotter

La Kastelo MOLSDORF troviĝas en la samnoma urboparto de la turingia ĉefurbo Erfurto. Ĝi situas ĉe la rivero Gera kaj estas ĉirkaŭita de vasta parko.

En la 1734-a jaro la diplomatiisto kaj bonvivanto Gustav Adolf von Gotter transformigis la kastelon en plezurkastelon. Hodiaŭ ankoraŭ videblas sennombraj festhaloj riĉe ornamigitaj. Vidindas ankaŭ la kolekto de erotikaĵoj. Verkaro de la grava turingia pentristo Otto Knöpfer estas prezentata per daŭra ekspozicio.

Enhavo

AlikonstruadoRedakti

Unue la kastelo estis akvokastelo el la 16-a jarcento; pri tio memoras la fortikita norda fasado. Por la alikonstruadon al plezurkastelo la grafo dungis la vajmaran kortegarkitekton Gottfried Heinrich Krohne (1703 - 1756). Kaj koncerne la internaĵojn li decidis laborigi renomitulon, la kontatan stukiston Johann Baptist Pedrozzi (1710-1778). Por la konservado de jam ekzistinaj ĝardenoj kaj oranĝerioj kaj por la ĝardenkultura plilarĝigo li faris specialan kontrakton kun la ĝardenisto Johann Jacob Hartmann. La internajn partojn faris Antoine Pesne, Johann Kupetzky, Peter Weingart kaj la erfurta pentristo Jakob Samuel Beck.

Postgottera tempoRedakti

Sume nur 15 jarojn la kastelo estis sub posedo gottera. Ke necesis poste vendi la tuton eksplikeblas per la diboĉega vivostilo de la grafo. Estante de malbona stato jam tiam, la kastelo malprosperadis tra la generacioj. Uzite kiel hejmo por rifuĝintoj kaj infanoj post la Dua mondmilito ankoraŭ plirapidigis la kadukan aspekton: ankoraŭ je la komenco de la 1950-aj jaroj ekzistis planoj malkonstrui tian juvelaĵon arkitekturan, kies laŭdon estis kantinta iam la poeto Leopold Friedrich Günther von Goeckingk[1]. Kaj ankoraŭ nuntempulojn la kastelo ravigas, ĉefe per sia atrakcia kulisosimila duetaga alo suda en la direkto de la parko.

Efektoj por ĉiuj sensojRedakti

Super ĉiuj aksoj de la fasadoj estas fenestraj pordegoj. Ili simboligas kazaŭ la moton regantan ek de la apero de Gotter: perfekta konkordo de ekstero kaj interno, de homo kaj naturo. Vivu la ĝojo (Vive la joie!): tio legeblas en la belega bankedosalonego kvarfoje, kiu kiel la aliaj ĉambroj atestas gajecon kaj ĝojoplenon.

Kiel normalas por plezurkastelo - surprizoj ne mankas. Ekzemple kaŝita helica ŝtuparo, kiu kondukis de la loĝoĉambro de la grafo rekte al la vinokelo kaj eksteren. Famis la pladoj ekzotikaj kaj ofte troviĝis ene de la vazaro juvelaĵoj, ringoj, kolĉenoj, horloĝoj, je kiuj la gastoj fiŝkaptu.

La plej juna atrakcio de la baroka komplekso (muzeo je la unua etaĝo, kafejo teretaĝe) estas marmora banejo de 1910. Ĝin farigis la tiama posedantino, certa grafino de Gneisenau. Survande je la kontraŭo de la bankuvo estas sofo kun ora-florala lignokadro. Ĉe ĝiaj flankoj estas du oraj kraditaj pordegoj kun secesistilaj elementoj, dume la resto de la ĉambrego estas neoklasika.

Restaŭrado kaj ripozumloka ensembloRedakti

La renovigo de la banejo fariĝis jam post 1998, kiam la Fondaĵo Thüringer Schlösser und Gärten ekresponsis por ĝi. Baldaŭ poste oni faris ĉe la orienta parto de la kastelo ŝtonskulptaĵparketon. Tie troviĝas la ankoraŭ restintaj ĝardenaj skulptaĵoj barokaj: antaŭ la aliaranĝo tiaj alegoriaj figuroj abundas en la parko (kelkaj estis ĝis la 1970-aj jaroj en la Hirschgarten.

Muro ĉirkaŭ la tuta parko, aleoj invitantaj la promenado, gisferaj pordoj, variaj plantoj, kanaletoj kaj statuoj tie kaj tie garantias ke vizito al la kastelo fariĝos vera travivaĵo.

SubnotojRedakti

  1. Ich habe viele Lustschlösser deutscher Fürsten gesehen, aber nicht eins, worin ein so verfeinerter Geschmack alles ausgeschmückt hätte, als in diesem, vielleicht dem kleinsten unter allen.

Vidu ankaŭRedakti

Eksteraj ligilojRedakti