Leopold Friedrich Günther von Goeckingk
Leopold Friedrich Günther von GOECKINGK (naskiĝinta en la 13-a de julio 1748 en Gröningen, mortinta en la 18-a de februaro 1828 en Otyń) estis germana verkisto.
Leopold Friedrich Günther von Goeckingk | |||||
---|---|---|---|---|---|
Portreto de la verkisto de 1785
| |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 13-an de julio 1748 en Gröningen | ||||
Morto | 18-an de februaro 1828 (79-jaraĝa) en Syców | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Amaranth vd | ||||
Okupo | poeto publikigisto Legationsrat (en) verkisto ĵurnalisto ŝtata funkciulo vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Vivo
redaktiLa filo de prusa bienposedanta kaj oficista familio frekventis la katedrallernejon de Halberstadt kaj la pedagogikan altlernejon en Halle. Poste li studis juron kaj publikan librotenadon.
De 1768 ĝis 1770 li estis staĝanto ĉe la Milita kaj biena ĉambro de Halberstadt, kie li aniĝis al la poetistaro ĉirkaŭ Johann Wilhelm Ludwig Gleim.
En 1770 li iris kiel Kancelaria direktoro al Ellrich, en 1786 kiel Milita kaj bienposeda konsilisto al Magdeburg. En 1788 oni eknomis lin Konsilisto milita, imposta, landa de la grafejo de Wernigerode, antaŭ ol li transloĝiĝis Berlinon en 1793 kiel Sekreta financkonsilisto.
Verkoj (elekto)
redakti- 1772 Sinngedichte
- 1777 Lieder zweier Liebenden (poemoj)
- 1784 Prosaische Schriften (satiroj)
Eksteraj ligiloj
redakti- Postlasaĵo de la verkisto en Marbach. Arkivigite je 2011-06-10 per la retarkivo Wayback Machine
- Listo de verkoj pri kaj de Goeckingk.
- Verkoj surrete.