Malfermi la ĉefan menuon

Heinrich Wilhelm Ludolf

germana lingvisto

Heinrich Wilhelm LUDOLF (naskiĝinta en la 20-a de decembro 1655 en Erfurto, mortinta en la 25-a de januaro 1712 en Londono) estis germana filologo kaj nevo de la orientalisto Hiob Ludolf. Li skribis la unuan gramatikon de la popola rusa lingvo.

Enhavo

VivoRedakti

Frue orfiĝinte, li pasigis ne tro ĝojajn junulajn jarojn. Ĉe la onklo Hiob Ludolf li lernis orientajn lingvojn kaj frekventis la Konsilantargimnazion. Ekde 1674 li studis en Jena. En 1678 li iris al Anglujo, kiu iĝis sia dua patrujo.

En diplomatiaj servojRedakti

En Danio li diplomatiĝis, iĝis en 1686 sekretario de la princido Georgo. Maldungiĝinte li ricevis en Kopenhago kaj Londono la financajn rimedojn entrepreni vojaĝon al Rusio (1692-94), pro ekonomiaj interesoj. De Lübeck li iris tra Talino al Narva, kie li longtempe devis atendi por ricevi pasporton por pluvojaĝi Moskovon. Dum tiu tempo li lernis la rusan lingvon. Meze de vintro li veturis Moskvon, kie li renkontis multajn influajn personulojn (i.a.Gordon, Lefort, Weyde) kaj havis la honoron muziki antaŭ la caro Petro. Poste li ĉefe vojaĝis norden kaj nordorienten, sed troviĝis ankaŭ en Ukrainio.

Filologo idealismaRedakti

Post la reveno al Anglujo li skribis en Oxford la unuan gramatikon de la rusa ĉiutaga lingvo (neeklezia). Ĝi helpu al la komercistoj, sed fakte ĝi furoris ankaŭ ĉe fakuloj. Specialan eldonon kun indekso da soldataj fakterminoj li faris por la caro (kun dediĉo latinlingva). Dum la vojaĝo de lia cara moŝto eksterlanden Ludolf havis la honoron de akompanado.

Dum tiu tempo venis ankaŭ la pietisto August Hermann Francke al Halle (Saale), kiu ege impresadis. De tiu tempo gvidis lin la ideo pri universala eklezio. Por gajni la fervoron de la ortodoksujoj, li faris vojaĝon al oriento en 1698/99, helpate de anglaj kaj nederlandaj diplomatiistoj, kaj serĉis la intiman kontakon kun grekaj animzorgantoj - sed vane.

Por antaŭenigi la mision, li igis Francke fondi en 1702 la instituton Collegium Orientale, en kiu instruataj estu la lingvoj slavaj kaj orientaj. Li instigis tradukon de la Nova Testamento en la novgrekan lingvon kaj korespondis kun multaj influohavajn personojn (i.a. kun Carl Hildebrand von Canstein, fondinto de la plej malnova biblia societo en la mono; kun Leibniz kaj anoj de ties skolo; kun la ekleziulo Glück en Moskvo). Tamen lia idealo pri universala eklezio - kies realigo faciligu lingvaj studoj - restis nuraj sonĝoj.

Sed ege gravas liaj esploroj filologiaj - ĝis hodiaŭ. Dum liaj lastaj jaroj li prizorgis - komisiite de reĝino Anna - 10000 elmigrontoj el Palatinato. Tamen ili nur interesiĝas pri ties mona helpo kaj ne estis ricevemaj koncerne religiajn aspektojn. Tamen li sukcesis parte - pere de la institutoj de Francke.

LiteraturoRedakti

  • N. Koulmann: La première grammaire russe, en: Le monde slave, 9 (1932), Vol. 1, S. 400–415
  • Susanne Schuldes: Netzwerke des Buchhandels. Buchexport aus der Buchhandlung des Waisenhauses (Halle/S) in die protestantische Diaspora in Russlanden: Alles Buch. Studien der Erlanger Buchwissenschaft. 2003 (PDF; 504 kB)
  • Joachim Tetzner: H. W. Ludolf und Rußland. Berlin 1955.
  • B. O. Unbegaun (eld.): Henrici Wilhelmi Ludolfi Grammatica Russica. Oxford (Reprint) 1959.
  • B. O. Unbegaun: Russian Grammars before Lomonosov. In: Oxford Slavonic Papers 8 (1958), p. 98–116