Nikolaus Heinrich Dornheim

(Alidirektita el Nicolaus Heinrich Dornheim)

Nicolaus Christian Heinrich DORNHEIM (naskiĝinta antaŭ la 6-a de oktobro 1772 en Erfurto, mortinta samloke en la 9-a de aŭgusto 1830) estis germana grafikisto kaj pentristo, al kies senlaca laborado oni ŝuldas multajn bildojn de Erfurto.

Bildo de Dornheim, sur kiu oni vidas la Ĉirkaŭfortikaĵon de Erfurto kaj la Preĝejon de la kanonikoj aŭgustenanaj, ĉ. 1800

Por tio oni nomis lin ankaŭ "pentristo de la erfurta urboaspekto". Krome li pentris portretojn kaj pejzaĝojn.

Mallonge antaŭ sia morto li testamente asignis lian verkaron al la kolekto pri artaĵoj, antikvaĵoj kaj naturaĵoj de la Evangelia Orfejo de Erfurto.

Literaturo redakti

  • Allgemeines Künstlerlexikon, volumo 29, 2001, p. 96.