Ĉirkaŭremparo de Möbisburg

La Ĉirkaŭremparo de Möbisburg troviĝas en la sudokcidenta parto de Erfurto kaj estiĝis dum La-Tène-epoko. La hodiaŭxa formo estas el la tempo de la karolida regado en Turingio. La Merwings-burgo (pli malfrue: Möbis-burgo) donis sian nomon al la vilaĝo.

Preĝejo Sankta Dionizo.
La komplekso rempara surmonteta.

Situo kaj historio redakti

La pra- kaj fruhistoria remparoburgo situas ĉe la okcidenta fino de la möbisburg-a preĝejomonteto ĉe la rivero Gera.

La kvazaŭ rektangula komplekso estas longa 250 metrojn kaj larĝa 80-130 metrojn. Sude kaj okcidente estas naturaj deklivoj, nur norde la monteto artefarite krutiĝis pro defendokialoj. La ege endanĝerigita orienta parto estas pluse fortikita per alta muro kaj foso.

Legendoj kaj kristanismo redakti

La multo da legendoj pri tiu loko - inkluzive pri la diablo - estas indiko por iama oferejo, eble kultejo por la ĝermana dio Toro. La patroneco de la preĝejo (sub Sankta Dionizo) estas tipe por la frankoj. La preĝejo unuafoje dokumente menciitis en 1308. De 1699-1701 fariĝis baroka alikonstruo kaj en 1800 oni novkonstruis la supran parton de la turon el ŝtono. En 1964 ekis restaŭradlaboroj.

Sur la teritorio de la eksa remparburgo, kiu nuntempe estas monumentprotektida, troviĝas krom la preĝejo kaj la tombejo.

Literaturo redakti

  • H. Patze (eld.): Handbuch der Historischen Stätten Deutschlands. Thüringen. 2. eldono, Alfred Kröner Verlag, Stuttgart 1989, ISBN 3-520-31302-2, p. 283
  • Michael Köhler: Heidnische Heiligtümer. Vorchristliche Kultstätten und Kultverdachtsplätze in Thüringen. Jenzig-Verlag, Jena 2007, ISBN 978-3-910141-85-8, p. 204