Mittelhausen (Erfurto)

Mittelhausen estas ekde 1994 urbokvartalo de Erfurto, Germanujo, situante ĉ. ok kilometrojn pli norde ol la historia urbokerno ĉe la rivero Schmale Gera. La aŭtoŝoseo A 71 kondukas ĉe la suda vilaĝorando. Fino de 2020 ĝi havis 1050 enloĝantojn.

situo de Mittelhausen ene de Erfurto
obelisko de mezepoka juĝado-loko nome Ludwigstein
Severina kirko

Historio redakti

Elfositaĵoj en 2001/02 atestis setladon disde neolitiko ĝis la tempo de la uestĝermanaj Turingianoj. Komence de la 9-a jarcento arkiepiskopo Lullo menciis Mittelhausen en posedoregistro de Abatejo Hersfeld je la skribversio Ḿidilhusun. Kune kun la najbara loko Riethnordhausen ĝi estigis etan grafujon ende la regno de la Landgraflando Turingio. En 1152 ministra familio nomis sin laŭ Mittelhausen.

Historie la loko ekgravis ĉ. 1130 kiam landgrafo Ludoviko la 2-a elektis ĝin kiel tribunalejon kiun li mem po kvar fojojn por jaro vizitu. Tiu ĉi privilegio daŭris por du jarcentoj kaj gravis ofte por peradi finon de malpacoj.[1] Ekzemple invitataj estis en 1250 kaj 1252 turingiaj nobeloj veni kaj promesi neagresemon kaj en 1307 oni venigis la obstinajn erfurtanojn ĉi-tien. Fino venis post la milito de la turingiaj grafoj en 1346.

La Severina preĝejo konstruiĝis en 1504. Kune kun Riethnordhausen ĝi ekapartenis en 1485 al Saksio. En 1672 la adminstradujon de Ringleben ekadministris la dukujo Saksio-Eisenach.[2]. Ekde 1741 Mittelhausen estis parto de Saksio-Vajmaro-Eisenach.

La historia juĝista agadejo ankoraŭ videblas nordokcidente de la vilaĝokerno, kun memoriga obelisko.

Ekonomio redakti

Mittelhausen estas en ĉefe agrikultura areo. Iam ankaŭ gravis la argilo-ekspluato kaj tri grandaj muelejoj. Dum GDR-tempo aktivis ĉi tie la kolĥozo VEG Saatzucht Zierpflanzen Erfurt el kiu evoluis Leibniz-Institut für Gemüse- und Zierpflanzenbau.

Norde de Mittelhausen oni ekspluatas gruzon. En 2012 ekaktivigis proksime grandegan stokejon la librokomercista firmao Koch, Neff & Volckmar (KNV).[3]

Literaturo redakti

  • Mittelhausen. Ĉe: Hans Patze, Peter Aufgebauer (eld.): Handbuch der historischen Stätten Deutschlands. Vol. 9: Thüringen (=Kröners Taschenausgabe, 313). Dua eldono, Stuttgart 1989, ISBN 3-520-31302-2, p. 282–283.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. Ingrid Burghoff: Reise in die Geschichte. Thüringen. Kartographischer Verlag Busche GmbH. Dortmund 1991. ISBN 3-88584-312-9, p. 88
  2. Großrudestedt - fontoj en la kolektoj de la vajmaraj bibliotekoj
  3. Bau des Medienlogistikzentrums in Mittelhausen (Erfurt)