Preĝejo Sankta Severino (Mittelhausen)

Preĝejo Sankta Severino (germane: St. Severinus) estas luterana kirko en Mittelhausen, urbokvartalo de Erfurto, Germanujo (Kleine Gasse nr. 4). Ĝia komunumo apartenas nun al la paroĥo Riethnordhausen de la ekleziaro Apolda-Buttstädt de la Evangelia Eklezio en Meza Germanujo (EKMD).[1]

Severino-kirko en Mittelhausen

Historio redakti

Jam dum la 12-a jarcento ekzistis antaŭula kirko kaj la dua alvenis en la 14-a. La nuna datumas de 1504 (alikonstruiĝio poste ankoraŭ en al 18-a jarcento). Tion atestas enskribo sur kvadroŝtono ĉe la suduesta angulo de la kirko. La unua paroĥestro post Reformacio nomiĝis Simon Kiesewetter (+ 1561) kaj la plej malnova sigelo estas de 1699 montrante monaĥon kun migradbastono enmane. La lastpasintaj restaŭradlaboroj estis en 1994.

Arkitekturo kaj meblaro redakti

Havas la sala kirko triflankan finiĝon de la ĥorejo. La en la noreosta anglo de la longa navo staranta turo estis prenita de la antaŭula konstruaĵo de la 14-a jarcento. Teretaĝe ĝi havas krucripan volbon kaj vostitan turkupolon kun ardeztegmento kaj aperta lanterno.

Interne estas du neinterrompitaj galerioj. Ambonaltaro estas el la mezo de la 18-a jarcento. La orgeno posedas 17 registrojn sur du klavaroj kaj pedalon kiun konstruis en 1896 Friedrich Wilhelm Böttcher.[2]

En 1864 restaŭriĝis ĉio, inklude de la orgeno kaj la tegmento: frukto de tiam estas la ĝis nun fortimpresa reguleco de la brikaro ĉefe de ĉe la anguloj. Ventoflago havas tri datojn (1865, 1935, 1984) kio indikas la ĉeturajn restaŭradojn. Krome ene estas ligna baptujo el la malfrua 19-a jarcento; la komunio-kalikoj estas parte el la 15-a, parte el la 17-a jarcento. Patrona festotago de Severino el Kolonjo estas la 23-a de oktobro.

La malnovaj bronzaj sonoriloj estis fanditaj por armilfaro dum la Unua mondmilito; anstataŭis ilin en 1918/1923 feraj. La nuna granda sonorilo muldiĝis en 1960: ĉiuj venas el Apolda de firmao Schilling Schilling & Lattermann.[3]

La grundo oriente de la kirko utiliĝis ĝis la 1990-aj jaroj agrikulture. En 1998 amikara societo (Kirchbauverein) decidis novaranĝi la ĉekirkan areon kun moderna pavumo. La turan horloĝon fabrikis firmao Kühl en Gräfenroda en 1905; ĝi servis ĝis 1994 kiam enstaliĝis moderna radiohorloĝa sistemo.

Paroĥestroj evangeliaj redakti

  • 1554-1560: Simon Kiesewetter
  • 1561-1573: Paul Schnetter
  • 1573-1616: Wolfgang Femel
  • 1616-1621: Johann Friedrich Bechmann
  • 1621-1628: Sebastian Neumeyer
  • 1621-1629: Johannes Alberti
  • 1629-1635: Johann Hartmann
  • 1635-1638: Christoph Hartmann
  • 1638-1661: Johannes Preßler
  • 1661-1673: Johann August Preßler
  • 1674-1679: Johann Samuel Schmidt
  • 1679-1712: Johann Bernhard Trommsdorf
  • 1713-1718: Johann Daniel Fischer
  • 1726-1729: Johann Jakob Blaß
  • 1753-1762: Georg Friedrich Schlotterhose
  • 1762-1769: Johann Nicolaus Hoffmann
  • 1770-1793: Heinrich Nicolaus Crell
  • 1793-1803: Johann Carl Schwanitz
  • 1803-1809: Johann Andreas Laupert
  • 1810-1819: Ernst August Christlieb Slevogt
  • 1820-1850: Johann Gottlieb Friedrich Wirth
  • 1850-1878: Moritz Schede
  • 1879-1897: Adelbert Friedrich Julius Wiegand
  • 1898-1912: Johannes Paul Julius Eberhardt
  • 1913-1937: Lubert Bley
  • 1937-1949: Herbert Wichmann
  • 1950-1957: Joachim Hauke
  • 1958-1986: Karl Bothfeld
  • 1989-2000: Jörg Pfund
  • ekde 2000: Matthias Polney

Literaturo redakti

  • Dehio-Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler. Thüringen, Deutscher Kunstverlag, München/Berlin 2003, ISBN 3-422-03095-6, p. 817
  • Friedrich Meinhoff: Thüringer Pfarrerbuch, volumo 10, 2015
  • Manfred Schüler, Karl Löbel, Ulrich Rödel: Beitrag zur Ortsgeschichte von Mittelhausen
  • Karl Löbel, Ulrich Rödel, Manfred Schüler, Alfred Kirsten, Ines Schnell: Wir in Mittelhausen
  • Rotraut Greßler, Ursula Schwientek, Harald Siefert: Kühnsche Turmuhren aus Gräfenroda, IBSN 978-3-932655-53-1

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

51.04207711.007308