Ne konfuzu ĉi tiun artikolon kun Ramon Lullo.

Lullo (aŭ Lull, latine Lullus, n. ĉ. 710, m. la 16-an de oktobro 786) estis sanktulo kaj ĉefepiskopo de Majenco.

Sankta
Lullo
ĉefepiskopo de Majenco
Statuo de Lullo ĉe Bad Hersfeld
Statuo de Lullo ĉe Bad Hersfeld
Regado 753–
Antaŭulo Sankta Bonifaco
Ceteraj titoloj unua abato de monaĥejo Hersfeld
Persona informo
Lullus
Naskiĝo ĉ. 710
en Wessex
Morto 16-an de oktobro 786 (0786-10-16)
en Bad Hersfeld
Tombo Abatejo Hersfeld vd
Religio Romkatolikismo
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Germanio vd
Profesio
Okupo katolika sacerdoto • ĉefepiskopoverkisto • romkatolika diakono vd
Aktiva en Majenco vd
Sanktulo
Kanonizo la 7-an de aprilo 852
Festotago 16-a de oktobro
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li naskiĝis en Wessex, Anglio kaj iĝis monaĥo ĉe Abatejo Malmesbury, Wiltshire. Dum li pilgrimis al Romo en 737 li renkontis Sanktan Bonifacon, kaj decidis partopreni ties misian laboron en norda Germanio. En 738 li aliĝis al la benediktana monaĥejo de Fritzlar kie li estis instruata de Sankta Wigbert. En 740 li iĝis diakono kaj en 747 Bonifaco ordinis lin kiel pastro.

En 752 Bonifaco nomumis lin kunepiskopo. La sekvantan jaron Pipino la pli juna konfirmis lin kiel episkopo de Majenco, kaj li estis la posteulo de Bonifaco post ties mortigo en 754. Ĉirkaŭ 781 papo Hadriano la 1-a donis al li paliumon, kun la rango de ĉefepiskopo. Li pligrandigis la aŭtoritaton de sia ĉefdiocezo, kaj superis plurajn najbarajn diocezojn.

Ekde 769 li subtenis la fondon de abatejo ĉe Bad Hersfeld, kiun en 775 li sukcese konfidis al la protekto de Karlo la Granda.

Kompare al Bonifaco, li pli nutris bonajn rilatojn al la reĝoj de la frankoj. Li daŭrigis la reformon (komencitan de Bonifaco) de la franka eklezio, kaj finis la kristanigon de Hesio kaj Turingio.

Li entombiĝis en la Abatejo Hersfeld, kaj kanoniziĝis la 7-an de aprilo 852.

Vidu ankaŭ redakti