Bismarck-domo (Erfurt)

La Bismarck-domo (germane: Bismarckhaus) estas unu el multaj historiaj domoj en la Anger-strato urbokerne en Erfurto (Anger nr 33). Dum la tempo de GDR troviĝas ene i.a. parto de vestaĵ-kombinato.[1]

Bismarka domo kun statuo de la kanceliero.

Priskribo redakti

Apud secesistila konstruaĵo (nr. 34) staras la t.n. Bismarck-Haus. Ĝi finkonstruitis en 1900 laŭ la planoj de la erfurta arkitekto Rudolf Walther. Bismarck ankoraŭ loĝis en la antaŭula konstruaĵo nomita Haus Zum Tannenberge und Zum Grünen Löwen.

La fasado de la teretaĝo kiel ankaŭ de la unua etaĝo kvazaŭ komplete formas unu grandan vitraĵon, dum supere impone tronas fermita ŝtona fasado kun centra arielo kaj flanka gablo.

Restado de Bismarck en Erfurto redakti

Otto von Bismarck vivis de marto ĝis aprilo 1850 tie ĉi. Li estis deputito en la Erfurta Unuigparlamento kiu kunsidis en la Aŭgustenana monaĥejo.

Sur la fasado muntita tabulo enhavas eldiron de Bismarck tekstantan: "In Erfurt habe ich mir meine diplomatischen Sporen verdient.“ (tradukite: En Erfurto mi gajnis miajn diplomatiajn spronojn.). Substrekatas ankaŭ la aliesto de tiu ĉi monumento - kontraŭe al la multo da Bismarck-turoj: temas pri honorigo de laboro de juna politikisto.[2]

Remeto de statuo redakti

La unua statuo de Bismarck estis forigita en 1945. Tial oni surloken restarigis novan el bronzo de super la natura grando, farita de Christian Paschold.

Monon kolektis la Societo de la amikaro de la erfurta Bismarck-turo. Ties inaŭguro okazis en 2004 en ĉeesto de la nuna ĉefo de la bismarka klano, princo Ferdinand von Bismarck.

Notoj redakti

Vidu ankaŭ redakti