Haus Zum Großen Paradies und Esel (Erfurt)

La domo Zum Großen Paradies und Esel estas unu el la multnombraj patriciaj domo en la urbokerno de Erfurto. En ĝi troviĝas i.a. la porturisma informadcentro kaj burooj administradaj. Parto de ĝi estas de 2023 monda heredaĵo de Unesko nomiĝante Ŝtona Domo.

La doma komplekso (je la dekstra) de malantaŭe, kiam oni venas el la direkto de la Malgranda sinagogo: fone estas la malantaŭa muro de la Urbodomo de Erfurto; transirinte la tutan komplekson oni venus ĝis la Benedikt-placo.
Trapasejo.
Aspekto de la domo disde la Benedikt-placo, kun porturisma informcentro; maldekstre videblas parto de la urbodomo.

Priskribo redakti

La domo estas superkonstruaĵo parcelita kun pluraj loĝejoj kaj du internaj kortoj. La antaŭa parto en la direkto de la Fiŝbazar-placo estas trabfakaĵo de la malfrua 18-a jarcento sur gotikstilaj restoj de kelo kun trapasejo al la korta zono. La plej malnova parto en la flanka alo ĉe la urbodoma strateto estas masiva, similante al loĝturo, kun etaj fenestroj (de 1243). Pli sude troviĝas alia teretaĝe voluma konstruaĵero kun framskeletaĵo je la unua etaĝo (14-a jc.) kaj deponeja alkonstruaĵo el la 19-a jc.

Super la keloj de la 14-a jc. estas la teretaĝo de 1469 kun la blazono de la Kellner-klano. En la korta zono estas konstruaĵeroj por neprivata uzo (16-a jc.) kun pli novaj enmetitaĵoj. Menciindas la stukitaj plafonoj el la 17-a jc.en la orienta flanka alo.

Eksteraj ligiloj redakti