Ŝtona Domo (Erfurto)

Ŝtona Domo (germane Steinernes Haus) estas mezepoka ŝtonkonstruaĵo de judoj en konstrukomplekso de Haus Zum Großen Paradies und Esel (Benediktsplatz 1) en Erfurto, Germanujo. Escepta nombro da esencaj strukturoj estis konservita de ĝia konstruo ĉirkaŭ 1250. Ekde septembro 2023 ĝi estas monda heredaĵo de Unesko.[1]

Ŝtona Domo
domo
Lando Germanio vd
Situo Erfurto
Adreso Benediktsplatz 1
Situo
Geografia situo 50° 58′ 42″ N, 11° 1′ 48″ O (mapo)50.97826611.02991939Koordinatoj: 50° 58′ 42″ N, 11° 1′ 48″ O (mapo)
Ŝtona Domo (Turingio)
Ŝtona Domo (Turingio)
DEC
Ŝtona Domo
Ŝtona Domo
Situo de Ŝtona Domo
Map
Ŝtona Domo
Parto de Juda mezepoka konstruaĵaro de Ehfurt vd
vdr

Priskribo redakti

 
Benediktsplatz 1, Erfurto: suda parto de la Ŝtona Domo

Tie tri dom(de)oj de malsamaj estiĝdatoj povas spektiĝi: la unua duonligna, la dua kun malglate gipsita masonaĵo, la tria pli moderna. Konkrete temas pri la jenaj interesaj arkitekturaĵoj: portaloj je la du ĉefaj etaĝoj, trabplafono, okcidenta fasado, origina ŝtupa gablo kaj tegmentlignaĵoj.

La konservita meblaro de la ĉambro de la supra etaĝo estas unika en Eŭropo, kun ogiva lumniĉo kun kamentubeto, apenaŭ ŝanĝitaj eksteraj muroj kun incizitaj juntoj kaj kolora ligna trabplafono, kies traboj povas esti datitaj al 1241/42.

La plafonaj tabuloj estas unuforme ornamitaj kun radmotivo, dum la traboj havas malsaman ornamadon.

La t.n. Ŝtona Domo ja estas elstara ekzemplo de sekulara konstrukulturo el la frua mezepoko. La tuto povas esti atribuita al judaj posedantoj minimume ekde la fino de la 13-a jarcento.

Esploroj redakti

La bazaj laboroj domesploradaj komenciĝis en aprilo 2015. La dujara projekto estis financita de la Germana Esplora Fondaĵo (DFG) kaj sub la gvido dela konstruesploristoj Barbara Perlich (Berlino) kaj Christoph Merzenich (Erfurto).

Planatas ke ĉiuj mezepokaj judaj tomboŝtonoj de la mezepoka juda tombejo estos elmontritaj en la montra deponejo en la kelo de tiu ĉi domo. La kelo ĝis nun nur ene de gvidata vizito povas esti atingita.

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti