Hans Ellenberg

germana ĵurnalisto

Hans Ludwig Gustav ELLENBERG (naskiĝinta la 7-an de aprilo 1877 en Hamburg-Eilbek, mortinta la 7-an de septembro 1949 en Erfurto) estis germana orientalisto kaj ĵurnalisto. Lia plej konata lernantino estis la fakulino Annemarie Schimmel.

Hans Ellenberg
Persona informo
Naskiĝo 7-an de aprilo 1877 (1877-04-07)
en Eilbek
Morto 7-an de septembro 1949 (1949-09-07) (72-jaraĝa)
en Erfurto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo ĵurnalisto
vdr

Vivo redakti

Estante filo de muzikinstruisto Ellenberg komencis jam 12-jara la studon de orientaj lingvoj. Kiam li estis 15-jara li ektrejnitis ĵurnaliste por esti redaktoro por la distranta parto kaj la artokritikantaj paĝoj en liberalaj gazetoj. Li trapasis la abiturientan ekzamenon ne antaŭ la jaro 1915. Poste li soldatis unu jaron. Li komencis studon de orientalaj lingvoj, de arkeologio kaj de filozofio en Kiel kaj en Kenigsbergo. En 1920 li doktoriĝis en Kiel; kvar jarojn poste li iĝis ĉefredaktoro de "Mitteldeutsche Zeitung" en Erfurto kie li restis ĝismorte.

En la jaroj 1930-34 li restis en arablingva Proksima Oriento por pliperfektigi lingvajn konojn kaj faris ankoraŭ plurajn vojaĝojn ĝis la jaro 1939. Post la ekzameniĝo lektora en Berlino en 1933 li dungitis en la vintra semestro 1934/35 ĉe la Friedrich-Schiller-Universitato Jena. La aŭskultanta studentaro ne multis, tamen li lektoris pri la turka lingvo kaj la egipt-araba lingvo.

Dum la Dua mondmilito li estis tradukisto en Berlino por la lingvoj turka kaj araba; krome li verkis kiel privata instruisto kaj ĉe la Popolaltlernejo de Erfurto. Post 32 jaroj da redaktista laboro Ellenberg maldungitis kio pligrandigis la tempon libera por scienca laboro. Pro malakcepto de la rasismaj teorioj de la nazioj kaj nepartianeco de NSDAP Ellenberg devis ĉesigi la laboron ĉe la gazeto "Thüringer Gauzeitung". Kio ege plikomplikigis la vivtenon de Ellenburg tiam, helpis postmilite defendi la kontinuigon de la lektoreco. Dekano Carl Wesle mem tre engaĝiĝis por Ellenberg, al kiu estis aljuĝita en la jaro 1947 eĉ la titolo de "universitata profesoro".

Membrecoj redakti

Verkoj redakti

  • Islamisches Kunstgewerbe nach Qazwînî und Thaʿâlibî, Kiel 1920 (Univ.-Diss.).
  • Orient, Mitteldt.-Verl.-AG Halle u.a. 1931.
  • Geh’ mit mir in den Orient, Drei-Tannen-Verlag Fiedler Olbernhau i.Sachsen 1932.
  • Sultan, Seraskier und Soldaten. Moltke in der Türkei (= Deutsche in aller Welt, Nr. 12), Neuer Buchverlag Dresden 1937.

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hans Ellenberg en la germana Vikipedio.