Paulus Stephanus Cassel

Paulus Stephanus CASSEL (denaske: Selig Cassel; naskiĝis en Głogów la 27-an de februaro 1821, mortis en Berlino-Friedenau la 23-an de decembro 1892) estis germana teologo kaj ĵurnalisto de juda origino.

Paulus Stephanus Cassel
germana ĵurnalisto kaj misiisto
germana ĵurnalisto kaj misiisto
Persona informo
Naskiĝo 27-an de februaro 1821 (1821-02-27)
en Głogów
Morto 23-an de decembro 1892 (1892-12-23) (71-jaraĝa)
en Friedenau
Religio protestantismo vd
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Germana Imperiestra RegnoGermanio vd
Alma mater Humboldt-Universitato en Berlino vd
Profesio
Alia nomo A. F. Schmidt vd
Okupo bibliotekistoĵurnalisto • teologo • verkistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Tombo en Berlino

Vivo redakti

Fruaj jaroj kaj ekhistoriistado redakti

La filo de skulptisto frekventis la katolikan gimnazion en sia naskiĝurbo, poste la evangelian en Świdnica antaŭ ol okupiĝi en Berlino, ĉefe sub la influo de Leopold von Ranke, pri la studo de historio. La unuajn fruktojn oni vidis ĉe liaj Historische Studien (1847), Magyarische Alterthümer kaj Geschichte der Juden (presitaj ĉe "Allgemeinen Encyklopädie von Ersch und Gruber", 1851). Post kiam Cassel iĝis rabeno kaj laboris mallongan tempon (ekde 1849) por la ĵurnalo "Konstitutionelle Zeitung" li vokitis en 1850 dum la kunveno de la deputitoj de Erfurta Unuigparlamento en la redakcion de "Erfurter Zeitung". Tie li restis ĝis 1856.

Restado en Erfurto kaj konvertiĝo redakti

Unu jaron antaŭe li konvertiĝis je kristanismo kaj baptitis en la Preĝejo Sankta Petro (Büßleben). Post malekredakciisto li iĝis bibliotekisto ĉe la Reĝa biblioteko de Erfurto, baldaŭ sekretario ĉe Akademie gemeinnütziger Wissenschaften. Li ankaŭ rajtis porti la titolon de profesoro.

El la erfurta tempo datumas jenaj skribitaĵoj: Von Warschau bis Olmütz (1851), Über thüringische Ortsnamen (1856–58), Eddische Studien (1856), Erfurt und die Zäunemannin (1857, 2-a eldono en 1886).

Restado en Berlino redakti

En la jaro 1859 li translokiĝis al Berlino kie li estis gimnaziinstruisto farante ekde 1860 multajn sciencajn prelegojn sukcesegajn. La prelegojn li poste publikigis en broŝura formo, ekz.: Rose und Nachtigall (1860), Hierozoikon (unua parto, ankaŭ sub la titolo Der Schwan, 1861), Weihnachten. Ursprung, Bräuche und Aberglauben (1862), Deutsche Reden (II, 2-a eldono en 1871), Drachenkämpfe (1869), Die Schwalbe (1869), Kaiser- und Königsthrone in Geschichte, Symbol und Sage (1874), Löwenkämpfe von Nemea bis Golgatha (1875), Der Phönix und seine Aera (1879), Vom Nil zum Ganges. Wanderungen (1879), Die Symbolik des Blutes (1882), Aus Litteratur und Symbolik (1884), Aus Litteratur und Geschichte (1885), Ahasverus, die Sage vom ewigen Juden (1885), Friedrich Wilhelm II. (1886), Japanische Sagen (1885), Zoroaster, sein Name und seine Zeit (1886), Mischle Sindbad. Über die sieben weisen Meister (1888).

En la jaroj inter 1866-67 li deputitis por la distrikto balota Teltow-Beeskow-Storkow en la prusia parlamento retiriĝonte baldaŭ de la politika vivo. Li ekpredikistis ĉe la Kristo-kirko en Berlino kiu apartenis al memstara komunumo. Tie li agadis ege benoplene. La ŝatata animzorganto kaj elstara predikanto fondis porinfanan hejmon kaj bone frekventatan dimanĉan lernejon laŭ angla modelo.

Teologia verkisto redakti

Ankaŭ liaj verkoj pli kaj pli teologiis, kion atestas ne nur la eldono de la teologia semajngazeto "Sunem" (ekde 1875), sed ankaŭ jenaj verkoj (elekto):

  • Die Bücher der Richter und Ruth (1887)
  • Altkirchlicher Festkalender (1869)
  • Das Evangelium der Söhne Zebedäi (1870)
  • Apologetische Briefe (1875)
  • Das Buch Esther (1878)
  • Christi Sittenlehre. Eine Auslegung des Briefes Pauli an Titus (1880)
  • Die Hochzeit zu Kana (1882)
  • Kritische Sendschreiben über die Probebibel (1885)
  • 988. Eine Erinnerung an das 900jährige Jubiläum der russischen Kirche (1888)
  • Philippus, der Kaiser. Eine Apologie (1888)

Beltristikaĵojn religiajn li ankaŭ verkis, ekz.:

  • Symbola Renati. Eine Lebenserinnerung (1872)
  • 29 Lieder aus Natur und Leben (1873)
  • Hallelujah! Geistliche Lieder (1878, dua eldono en 1886)
  • Aus guten Stunden. Betrachtungen und Erinnerungen (1881)
  • Fredegunde. Eine Novelle in Briefen (1883)
  • Von Advent bis Trinitatis. Lieder (1892)
  • Dramoj manuskriptaj: Vom König (1888), Das neue Schauspiel (1888), Der Wiener Congreß (1890), Aus Damaskus (1892).

En la jaro 1890 li retiriĝis de la paroĥestraj devigoj kaj iris al Friedenau (hodiaŭ en la distrikto Tempelhof-Schöneberg) kie li daŭre verkis.

Fonto redakti

Artikolo Cassel, Paulus de Franz Brümmer en: "Allgemeine Deutsche Biographie", eldonis Historische Kommission bei der Bayerischen Akademie der Wissenschaften, vol 47 (1903), p. 465–466, kiu legeblas tie ĉi interrete.

Eksteraj ligiloj redakti