Heinrich-Mann-gimnazio (Erfurto)

gimnazio en Erfurt, Germanio

La lernejo Heinrich-Mann-Gymnasium Erfurt – Staatliches Gymnasium Zur Himmelspforte estas ŝtata gimnazio en Erfurto, Gustav-Freytag-Straße nr 65.

Heinrich-Mann-Gymnasium Erfurt – Staatliches Gymnasium "Zur Himmelspforte"
Uzata mallongigo HMG
Establinto Urbo Erfurt
Direktoro Christiana Berke
Vicdirektoro Dorothea Lemke
Adreso Gustav-Freytag-Straße 65,

99096 Erfurt (Germanio)

Dato de fondo 1844-1885
Nombro de lernantoj ĉ. 570
oficiala retejo de la lernejo
vdr
La Heinrich-Mann-gimnazio en Erfurto

Historio redakti

Collegium Amplonianum en la domo Porta coeli redakti

La lernejo apartenis al la plej malnovaj edukejoj de Erfurto. En 1412 donacis la urbo Erfurto al la Amplonianum-kolegieto (fondita samjare fare de Amplonius Rating de Berka) domon nome Porta coeli - Himmelspforte en la Michaelis-strato nr 44. Sekve nomiĝis la instituto Collegium ad portam coeli. En 1424 fariĝis pligrandiĝo kaj solena inaŭguro. Tiu ĉi kolegio estis matematika lernigejo kaj fama per biblioteko kiu ĝis hodiaŭx estas la plej altvalora parto de la universitata biblioteko de Erfurto. Ĉi tiu kolegieto havis en 1480 ĉ. 400 studentojn. Al ili apartenis ankaŭ la juna Martin Luther kiu loĝis tie verŝajne la du unuajn semestrojn (kiam li ankoraŭ ne estis monako).

Ekde 1767 la lernejo translokitis pro kadukiĝo de la konstruaĵo al Markt-strato nr 6, en domon nomitan Alte Hofstatt. La aĝe respektinda konstruaĵo de ĉe Michaelis-strato malkonstruitis en 1785 kaj transdonis sian nomon Himmelspforte al la nova lernejo en Markt-strato. Tiu nomo ĝis hodiaŭ tie videblas. La fokuso de la Amplonianum-kolegieto estis, en la senco de nova vojo - via moderna nehumanisma, kontraŭe al via antiqua. La germana nomo Himmelspforte - pordo al ĉielo restis eĉ post 1816 kiam la universitato malfonditis.

Nova fondo kiel privata lernejo en 1820 redakti

 
La unua sidejo de la lernejo en Futter-strato (1820-44).
 
La sidejo de la lernejo ekde 1885, nomita "Zur Himmelspforte", en la erfurta Markst-strato nr. 6

Fondis en 1820 Ephraim Salomon Unger, iama privata docento altlerneja, privatan lernejon en la domo Futterstraße nr 5 (Haus zum goldenen Faß). Tiu lernejo famiĝis ankaŭ ekstere de la urbo. En 1834 ĝi atingis la statuson de Private Realschule. En aprilo 1844 ĝi kunfandiĝis kun la evangelia supera lernejo por knaboj kaj iĝis nehumanisma lernejo kun ses klasŝtupoj translokite en konstruaĵon ĉe Barfüßer-strato nr 22. Sub la estrado de Carl Ferdinand Koch la lernejo gimnaziiĝis. Kreskis la nombro de la lernantoj de 209 al 548 en la 1859-a jaro. La sukceso daŭris kaj ĝi plialtrangiĝis al Lernejo de unua ordo sub la rekta administrado de la Provinzial-Schulkollegium en Magdeburg. En 1870 la lernejo ekrajtis disdoni proprajn abiturientajn ekzamenatestilojn.

La lernejo ekde 1885 redakti

En 1885 iĝis la ŝtatanigo de la lernejo sub la nomo Königliches Realgymnasium zu Erfurt. Komisiita estis pri la lernejestrado Friedrich Zange. La lernejo transloĝiĝis al Markt-strato nr 6 kaj adoptis - komence neoficiale - la malnovan nomon Himmelspforte. De 1918-24 regadis Richard Schenk, ekde 1925 Konrad Franke. Pro liaj intstigoj la nomo ŝanĝiĝis al Staatliches Realgymnasium zur Himmelspforte. Danke al bonaj rilatoj al la supera kolegiaro en Magdeburg li sukcesis novkonstrui lernejon aliloke. En majo 1928 metitis la fundamenta ŝtono en Gustav-Freytag-strato kaj post 23 monatoj ĉio estis finkonstruita. La kostoj estis de 1,2 mililonoj da markoj.[1] En aprilo 1930 la lernejo translokitis. Hodiaŭ la lernejo estas unu el nur tre en tuta Germanio kiu havas propran lernejan orgenon. En la konstruaĵo en Markt-strato malfermitis lernejo por lernantoj el la plej malriĉaj klasoj.

Dum la socialisma epoko redakti

Post la fondo de GDR la eduksistemo novorganizitis laŭ la socialismaj ideoj. Celo estis malfondi ĉiujn gimnaziojn kaj enkonduki unuecan superan lernejon. Malfermitis en 1950 la tradiciriĉa Konsilantargimnazio en Schiller-strato, kiu mallongan tempon antaŭe ankoraŭ alinomitis Thomas-Müntzer-gimnazio, kaj la restintaj instruistoj eklaboris en la Gustav-Freytag-strato. En la 5.1.1951 malaperis finfine ankaŭ la honorinda nomo Himmelspforte: la lernejo ekde tiam nomitis Heinrich-Mann-Schule, poste Heinrich-Mann-Oberschule. Bazo de edukado estu la socialismo mondkonceptaĉo dum aliaj ideoj subpremitis. En la 20.5.1953 oni perfortis lernantojn subskribi deklaracion taksantan la evangelian ligon Junge Gemeinde kiel kriman organizaĵon! Kelkaj lernejanoj kiuj rifuzis fari tion devis forlasi la lernejon.[2]. En aŭtuno 1961 enkondukitis la instruprogramo de Erweiterte Oberschule - EOS.

Refondiĝo gimnazia de post 1990 redakti

Post la Turniĝo la lernejo refaritis gimnazio kun lingva kaj naturscienca branĉoj. En la 1.8.1991 ĝi nomitis Staatliĉches Gymnasium 5, kaj en la 1.3.1993 Heinrich-Mann-Gymnasium.

En 2005 kunfandiĝis la Mann-lernejo kaj la Albert-Einstein-gimnazio kaj la nomo denove iĝis Staatliches Gymnasium 5. En la 13.9.2005 unuanime voĉdonitis por la nomaldono Zur Himmelspforte kaj la definitiva nomo iĝis Heinrich-Mann-Gymnasium Erfurt – Staatliches Gymnasium „Zur Himmelspforte“ Tiuokaze estis solena aranĝo en la aŭlo. Inter la gastoj troviĝis la tiama ĉefurbestro Manfred Ruge kaj multaj aliaj iamaj Ĉielportanoj.

En 2008 jam estiĝis nova kunfandiĝo, nome kun la Buchenberg-gimnazio.

En septembro 2012 startis la german-franca duobla abiturekzameno, la t.n. AbiBac. Ekde 2014/15 eblas por la lernantoj trapasi paralele francan kaj germanan maturiĝekzamenojn permesantajn aliron senbarilan al altlernejoj en Germanlando kiel ankaŭ en Franclando. Por akiri tion oni ofertas dulingvan instruadon de geografio kaj historio. Krom la Humboldt-gimnazio de Vajmaro la Mann-gimnazio en Erfurto estas la unusola en tuta Turingio kun tia ĉi kleriĝvojo.

Plastikaĵo super de la ĉefenirejo redakti

Ĉe la aranĝo de la fasado en la kadro de la novkonstruo de la lernejo oni decidis starigi skulptaĵon el konka kalkŝtono super la ĉefenirejo. Ĝi faritis fare de Carl Melville, profesoro ĉe la Artmetilernejo de Erfurto montrante du knabojn kiuj simboligu aleogorie la simbiozo de spirita kaj korpa edukado ĉe la lernejo.

Koncepto redakti

Jenas la fokusoj edukaj:

  • Instrui altkvalite kun uzo de modernaj lernig- kaj lernmetodoj
  • Laborkvanto postulota laŭ aĝaj kapabloj, objektiva kaj justa taksado de la laboro de la lernantoj, subteno
  • Daŭra orientigo pri studoj kaj profesioj en la klasŝtupoj 7-12
  • Intima kunlaboro kun la gepatroj kaj publikaj institucioj
  • Disponigo deviga de propra klassĉambro por la klasŝtupoj 5 kaj 6
  • Konsciigo pri sociala respondeco
  • Helpo fari hejmtaskojn al la pli junaj lernantoj
  • Staĝadloko por instruontoj

Ĝemellernejo redakti

  • Lycée privé catholique en Lillo

Amikoj kaj subtenantoj redakti

  • Förderverein des Heinrich-Mann-Gymnasium Erfurt – Staatliches Gymnasium „Zur Himmelspforte“ e.V.

Lernejestroj redakti

  • 1820–1848 Ephraim Salomon Unger
  • 1848–1889 Carl Ferdinand Koch
  • 1889–1918 Friedrich Zange
  • 1918–1924 Richard Schenk
  • 1925–1949 Konrad Franke [3]
  • 1949–1952 Hieronymus Krause
  • 1953–1964 Kurt Ludwig
  • 1965–1965 Herr Rutkowski
  • 1966–1968 Kurt Ludwig
  • 1968–1976 Rudolf Bergen
  • 1976–1977 Gisela Röder
  • 1977–1978 Armin Mühle
  • 1978–1981 Ingrid Purkert
  • 1981–1990 Reinhard Marwinski[4]
  • 1991–2004 Dierk Bäßler
  • 2004–2008 Dieter Chemnitius
  • 2008–2010 Reinhard Müller
  • seit 2010 Christiana Berke

Bekannte Schüler redakti

Konataj instruistoj redakti

Subnotoj redakti

  1. Carl Geick (Regierungsbaurat): Staatliches Realgymnasium Erfurt. In: Zentralblatt der Bauverwaltung. Jahrgang 50 (1930), Nr. 50, S. 861–864.
  2. Martin Ehm: Die kleine Herde. Die katholisĉe Kirche in der SBZ und im sozialistisĉen Staat DDR. Münster 2007, S. 169. & Horst Braun: Erfurt-Essen und zurück. Deutsch-Deutsches aus vier Jahrzehnten. Norderstedt 2009, S. 35-53
  3. Kurzbiografien mit Lebensdaten und Veröffentlichungen der ersten fünf Schulleiter sind im Bio-Bibliographischen Handbuch der Akademie gemeinnütziger Wissenschaften zu Erfurt zu finden. Vgl. Literatur.
  4. La nomoj de la lernejestroj por la tempo de 1943-91 listigitis laŭ la subskribintaj personoj sur notatestiloj. Ĉu ili fakte ĉiam estis la estrantoj de la lernejo ne klaras.

Literaturo redakti

  • Friedrich Zange: Geschichte des Erfurter Realgymnasiums, In: Festschrift zur Feier des fünfzigjährigen Bestehens des Königlichen Realgymnasiums zu Erfurt. S. 1–60, Erfurt 1894.
  • Georg Oergel: Das Collegium zur Himmelspforte während des Mittelalters, In: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt, Band 19, Erfurt 1898, S. 19–114.
  • Georg Oergel: Das Collegium zur Himmelspforte von der Reformation bis zur Reduktion 1521-1664, In: Mitteilungen des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt, Band 20, Erfurt 1899, Erfurt 1895, S. 1–50.
  • Festschrift zur Feier der Einweihung des Neubaues des Staatlichen Realgymnasiums zur Himmelspforte in Erfurt. Ostern 1930. Erfurt 1930.
  • Carl Geick: Staatliches Realgymnasium Erfurt. In: Zentralblatt der Bauverwaltung, 50. Jahrgang, Nr. 50, Berlin 1930, S. 861–864.
  • Heinrich Heine: Von der Himmelspforte. In: Erfurter Heimatbrief. Brief für d. Erfurter in d. Bundesrepublik mit West-Berlin u. im westl. Ausland Heft Nr. 3/1961, S. 10–12.
  • E. Birnstiel: Die Himmelspforte zu Erfurt und ihre Direktoren. Bremen 1963.
  • Otto Lehmann: Himmelspforte, Quarta b. In: Erfurter Heimatbrief. Brief für d. Erfurter in d. Bundesrepublik mit West-Berlin u. im westl. Ausland Heft Nr. 17/1968, S. 33–34.
  • Jürgen D.K. Kiefer: Bio-bibliographisches Handbuch der Akademie Gemeinnütziger Wissenschaften zu Erfurt. 1754-2004. Bio-bibliographisches Handbuch der Protektoren und Spezialprotektoren, der Träger von Ehrentiteln und Inhaber von Ehrenämtern, der Preisträger sowie der Ehren-, Ordentlichen und Auswärtigen Mitglieder, einschließlich einer chronologischen Übersicht aller Aufnahmen, der Mitglieder der Erziehungswissenschaftlichen Gesellschaft an der Akademie (eröffnet 1927) und einer Auswahl von Vortragenden, die nicht Mitglieder der Akademie waren. Akademie gemeinnütziger Wissenschaften zu Erfurt, Erfurt 2005, 708 S.
  • Helmut Gerth: Ich war Lehrer in der DDR. Meine Hoffnungen und Enttäuschungen. Erfurt 2005, S. 54–71.
  • Rudolf Benl: Die Himmelspforte in Erfurt. In: Kulturjournal Mittelthüringen. Weimar, Erfurt, Jena, Weimarer Land. Jahrgang 6, Nummer 6/2009 (Dezember/Januar), S. 9.
  • Horst Braun: Erfurt-Essen und zurück. Deutsch-Deutsches aus vier Jahrzehnten. Norderstedt 2009, S. 35–53.
  • Mark Escherich: Städtische Selbstbilder und bauliche Repräsentation. Architektur und Städtebau in Erfurt 1918-1933 (= Erfurter Studien zur Kunst- und Baugeschichte, Bd. 5), Berlin 2010, S. 175–178.
  • Tom Fleischhauer: „Estudiamos Español“ – 40 Jahre Spanischunterricht am Heinrich-Mann-Gymnasium Erfurt (1971–2011). In: Stadt und Geschichte. Zeitschrift für Erfurt, Nr. 48 (2011), S. 30–31.

Eksteraj ligiloj redakti