Joachim Justus Breithaupt

Joachim Justus BREITHAUPT (naskiĝinta en la 17-a de februaro 1658 en Northeim, mortinta en la 16-a de marto 1732 en Kloster Berge apud Magdeburgo), estis germana teologo.

Joachim Justus Breithaupt
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1658 (1658-02-17)
en Northeim
Morto 16-an de marto 1732 (1732-03-16) (74-jaraĝa)
en Kloster Berge
Lingvoj latina
Ŝtataneco Germanio
Familio
Frat(in)o Christian Breithaupt
Okupo
Okupo teologo • universitata instruisto • himnoverkisto
vdr

Vivo redakti

Post la frua morto de la patro li estis edukita fare de la plej maljuna frato kaj ekstudis teologion en 1676 en Helmstedt. En 1680 li iĝis dua lernejestro en Wolfenbüttel sed forlasis la profesion instruistan post pestepidemio kaj iris ĉe la universitaton de Kiel al Christian Kortholt.

La pietisto renkontis en Frankfurto ĉe Majno Philipp Jacob Spener kaj venis al Kiel kiel profesoro de teologio. En 1685 li iĝis kortega predikisto en Meiningen kaj en 1687 ministerio-senioro kaj paroĥestro de la Dominikana preĝejo en Erfurto. En 1691 li ekdeĵoris kiel profesoro en Halle (Saale) kie li respondecis en la nelonge antaŭe fondita universitato pri ĉiuj branĉoj teologiaj. Poste li faris la urbon - kune kun Anton, Francke kaj Lange - vera centro de pietismo.

Ekde 1705 li estis samtempe generalsuperintendanto de la Duklando Magdeburg, ekde 1709 abato de Kloster Berge. El liaj verkoj menciindas antaŭ ĉio la Institutiones theologicae (Halle 1694).

Graveco redakti

La graveco de Breithaupt ne estis kiel scienculo sed kiel praktika teologo kiu elradiadis kaj influis la fidelularon. Li ofte prenis peronte moderan pozicion en kazo de kvereloj teologiaj.

Verkoj (elekto) redakti

  • Des christlichen Zuhörers rechtschaffener Christen-wandel,: Aus sorgfältiger ... 1698
  • Memoria Caplatoniana: Oder Lebens-beschreibung Zweener Breithaupten: welche… 1725
  • Wohlgemeinte Warnung für denen Beschuldigungen damit zu dieser Zeit viele… 1693
  • Drey Passions- und Creutz-predigten in welchen das Geheimniss des Creutzes… 1698
  • Herrn d. Johann Friederich Mayers auf der Post abgefertigter Antispenerus… 1695
  • Fünff Erläuterungs-predigten von dem Geheimniss des Creutzes öffentlich auf… 1724
  • Acht Closter-bergische Char-freytags-predigten, über auserlesene Sprüche … 1732
  • Institutio Hermencutico-homiletica, hoc Est, Praecepta Interpretandi… 1694

Literaturo redakti

Werner Raupp: "Breithaupt, Joachim Justus", en: The Dictionary of Eighteenth-Century German Philosophers, General Editors Heiner F. Klemme, Manfred Kuehn, Bd. 1, London/New York 2010, p. 145-146.

Eksteraj ligiloj redakti