Sebastian LUCIUS (naskiĝinta en la 2-a de novembro 1781 en Erfurto, mortinta en la 18-a de septembro 1857 en Ballhausen estis germana entreprenisto.

Sebastian Lucius
Sebastian Lucius, granda komercisto kaj bonfaranto el Erfurto
Sebastian Lucius, granda komercisto kaj bonfaranto el Erfurto
Persona informo
Naskiĝo 22-an de novembro 1781 (1781-11-22)
en Erfurto
Morto 18-an de septembro 1857 (1857-09-18) (75-jaraĝa)
en Ballhausen
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Patro Johann Anton Lucius
Infanoj August Lucius • Eugen Lucius • Robert Lucius von Ballhausen
Okupo
Okupo komercisto
vdr
Tombejo de Sebastian Lucius kaj de lia edzino.

Vivo redakti

La 11-a infano de la entreprenisto Johann Anton Lucius frekventis la Konsilantargimnazion kaj trejnitis ekde 1797 fare de sia plej maljuna frato en Höchst am Main. Studi estis malpermesite al li, ĉar la patro destinis lin por la kariero de komercisto. Post du jaroj en ĉe sia frato, li devis reveni Erfurton por apogi kaj subteni sian patron. Poste li transprenis la patran firmaon. Ĝi evoluis al unu el la plej gravaj tekstilaĵaj komercodomoj kaj produktejoj en Erfurto. Ĉe la Anger-strato li aĉetis du domojn, kiujn li unuigis al ununura, la hodiaŭxa Kulturforumo Dacheröden.

Pro la malkreskanta komerco per kotonaĵoj li specialiĝis ekster tio je gantoj, ŝtrumpoj ka tolaĵaj ŝtofoj: produktolokoj por tiu ĉio troviĝis en tiucelen konstruitaj fabrikoj en la regionoj de la Turingia Arbaro kaj de la Eichsfeld.

En 1851 li aĉetis la sinjoran bienon en Ballhausen kien li retiriĝis maljunaĝe. Lia dua plej granda filo Ferdinand Lucius gvidis, komence kun la helpo de la patrino, la firmaon de 1857 ĝis 1862.

Engaĝiĝo politika redakti

La entreprenisto sin engaĝis ankaŭ en politikaj kaj socialaj aferoj. Dum 12 jaroj li estris la Ĉambron industrian-komercan de Erfurto kaj ricevis la titolon de Komerca konsilisto. Li estis delegito ĉe la kunveno de germanaj entreprenistoj kaj komercistoj. Kiam la prezoj por nutraĵoj kreskegis, li vendis tritikon je prezo sub la aĉetprezo al malriĉuloj. Kune kun sia edzino li donacis grundon kaj monon por la maljunulejo Lucius-Hebel-Fondaĵo kaj por la Katolika hospitalo de Erfurto. Krome li kunlaboris ĉe la fondo de la edukejo Volksche Erziehungsanstalt por malzorgitaj infanoj kaj junuloj.

Dum la Marta Revolucio en 1848 li devis toleri ne malmultajn atakojn, tiel ki li eĉ intencetis transloki sian entreprenon al Hamburgo aŭ Anglujo. Kandidati por la Frankfurta Nacia Asembleo li malakceptis. Estante patrioto regiona, li (sukcese) batalis kondukigi nepre tra Erfurto la konstruotan fervojan linion de inter Halle kaj Kassel.

Literaturo redakti

  • Die Erfurter Familie Lucius. Erfurter Heimatbrief Nr.37 (1978), p.28-37
  • Katharina Trutz: Sebastian Lucius. In: Historische Kommission für die Provinz Sachsen und für Anhalt (Hrsg.): Mitteldeutsche Lebensbilder. 3. volumo Lebensbilder des 18. und 19. Jahrhunderts. Selbstverlag, Magdeburg 1928, p. 362–372.

Vidu ankaŭ redakti

Robert Lucius von Ballhausen

Eksteraj ligiloj redakti