Historia komisiono por Turingio

La Historia komisiono por Turingio (germane: Historische Kommission für Thüringen, mallongigo: HKTh) estas societo de sciencoj kiuj okupiĝas pri la historio de Turingio. Sidejo ĝia estas en Erfurto kie ĝi fondiĝis en 1991 en la Aŭgustenana monaĥejo kiel akademia rondo de erudiciulo.[1] La afergvida buroo troviĝas ĉe la historia instituto de la universitato de Jena. Apogas la tuton la federacia lando mem. En 2023 prezidantis Werner Greiling.

Historia komisiono por Turingio
historical commission
Komenco 1991 vd
Lando(j) Germanio vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr

La historiistoj okazigas la kongresojn Tage der Thüringer Landesgeschichte kaj kreas seriojn jenajn: Veröffentlichungen der Historischen Kommission für Thüringen (Große und kleine Reihe), Quellen und Forschungen zu Thüringen im Zeitalter der Reformation, Beiträge zur Reformationsgeschichte in Thüringen. Kune kun la societo "Verein für Thüringische Geschichte" ili eldonas la periodaĵon Zeitschrift für Thüringische Geschichte. Publikigis la aĵojn Gustav-Fischer-Verlag, de 2003 ankaŭ Böhlau-Verlag.

De 2009 oni ajuĝas ĉiujare premion nomitan por Friedrich Christian Lesser (Lesserpreis) por societoj kiuj meritas pri la esploro de la historio de Turingio.[2]

Membroj (elekto) redakti

Ekzistas elektitaj membroj (ekz. el universitatoj, arkivoj), helpantaj/mecenataj membroj (institucioj) kaj honoraj membroj.

Eksteraj ligiloj redakti

Notoj redakti

  1. "Jubiläum der Historischen Kommission für Thüringen im Landtag."Thüringer Landtag - Turingia Landa Parlamento, 17.3.2016
  2. honoritaj organizaĵoj