Malfermi la ĉefan menuon

Preĝejo Sankta Tomaso (Erfurto)

(Alidirektita el Preĝejo Sankta Tomaso (Erfurt))
Altaro kun retablo de 1445.
La malnova preĝejo sur alia loko, antaŭ ĝia malkonstruo en 1902.
Elaera foto de 2010.
Interno en direkto al la orgeno.
Portalo de la malnova kirko, kiu troviĝas nuntempe je la suda flanko de la garbejo de la Axmann-bieno ene de la Zoologia ĝardeno de Erfurto

Portal of the old Thomas church of Erfurt, today at a barn of the Axmann farm in the zoo of Erfurt]] La Preĝejo Sankta Tomaso estas unu el la multnombraj preĝejoj en la turingia ĉefurbo Erfurto (Puschkinstraße nr. 11/Schillerstraße).

Historio de la malnova konstruaĵoRedakti

Ĝis 1903 la malnova preĝejo estis sur alia loko ĉe la angulo de Löberstraße kaj Rosengasse. Ĝi estis malkonstruita, kvankam antaŭe neniu fajrego aŭ alikonstruo ŝanĝis la originalan substancon - kvazaŭ unike en tuta Erfurto, kies preĝejoj en la kuro de la historio ofte estis damaĝitaj kaj rekonstruitaj. La nun tie staranta domo (Löberstraße nr. 17) memorigas la historion per sia nomo Haus Zum St. Thomas.

 
Tabulo sur la nuna loĝdomo ĉe Löber-strato, kie iam staris la malnova Thomas-kirko.

Unua dokumenta mencio estis la 17-an de novembro 1282. Ĝi troviĝis en la tiama antaŭurbo Löbervorstadt. Ekde 1525 ĝi estas protestanta.

La unua evangelia paroĥestro surloke estis Justus Menius, kromnomita la "reformanto de Turingio". Johann Christoph Bach, la plej granda frato de Johann Sebastian Bach estis tie ĉi orgenisto en 1689. De 1702 ĝis 1707 Johann Gottfried Walther havis tiun postenon.

Ŝanĝita loĝantaro kaj ilia bezono je nova preĝejoRedakti

La kvartalo de Löbervorstadt estis urboparto de pli malriĉaj grupoj, antaŭ la muroj. Sekve la preĝejo estis modesta kaj malgranda. Kiam la urbo etendiĝis je la fino de la 19-a jc. (precipe ankaŭ en sudan direkton) ekloĝis ankaŭ pli riĉaj tie ĉi kaj postulis pli prestiĝan kirkon. Oni decidis eĉ novkonstruon en novgotika stilo, kio estis laŭ la tiama modo. Ĝi estis tiam la ununura kirko en tia stilo en la tuta urbo.

La nova kirko estis konsekrita la 16-an de junio 1902. Ĝi estis konstruita laŭ la planoj de la arĥitekto Hillebrand el Hanovro kaj estis longa je 51 m, larĝa je 16,5 m. La transepto estis 28 metrojn larĝa. Malantaŭ la altarejo kaj ĉe la nordokcidenta angulo estas alkonstruitaj halo kaj kapelo. La galerio ĉirkaŭas la tutan navon kaj iĝas orgen- kaj koncertgalerio ĉe la turflanko. La orgeno estas la dua plej granda orgeno en evangeliaj preĝejoj en Erfurto, farita de la firmao Schuke el Potsdam. Nur en 1993, post 43 jaroj finiĝis la laboroj de orgenkonstruo, komencitaj en 1950!

DetruoRedakti

La 31-an de marto 1945 (Sankta Sabato) la preĝejo estis komplete detruita per faligo de bomboj, ekskluzive de kelkaj eksteraj mureroj kaj de la turo. Tuj post la fino de la Dua Mondmilito komenciĝis la rekonstrulaboroj laŭ la planoj de la arĥitektoj Theo Kellner kaj Karl Tetzner, sub la gvidado de la pastoroj Kurt Pohl kaj Johannes Mebus.

Priskribo de la preĝejo post la reinaŭguro de 1950Redakti

La 24-an de septembro 1950 estis konsekrita la nova preĝejo.

Restis ankoraŭ el la malnova kirko:

  • Triptiko gotika, 6 metrojn larĝa, de 1445
  • Reliefo de Tomaso de 1440 (okcidente de la altaro)
  • Tabernakla ejo (de 1440), donacita de Hans Heilwig je memorigo de sia edzino Künne von Milwitz
  • Ujo por mondonacoj

La turo (71 m) estas la dua laŭ la longeco en Erfurto, post la 72,5 metrojn alta de la preĝejo Sankta Severo.

Kompleta renovigo en 2000Redakti

Nova konsekro necesiĝis en la 24-a de septembro 2000 post kompleta renovigo kaj parta novkonstruo de la interno.

Ŝanĝoj detale:

  • La fenestro super la altaro, brikfermita en 1945, estis malfermita. En ĝin oni metis modernan vitraĵon de Susanne Precht el Lauscha.
  • Nova pordo el vitro inter la vestiblo kaj la spaco sub la orgena galerio.
  • Nova farbado de la interno.
  • Novigo de la benkaro, por ebligi laŭbezone facilan kaj rapide fareblan alimeblarigon (i.a. por koncertoj)
  • Nova portalo (jam en 1998)kun bronza reliefo kun scenoj el la vivo de la apostolo Tomaso.
  • La sonorilojn oni restaŭradis en 1997.
  • La kapelon oni restaŭris nur en 2003.

Ĉefe responsis pri la novaĵoj la erfurtaj arĥitektoj Geselle-Hardt-Scheler.

FondaĵoRedakti

En 1993 grupiĝis amikaro de la preĝejo (Freundeskreis Thomaskirche Erfurt e.V.) kaj en 2003 naskiĝis la fondaĵo Thomasstiftung. Ili, ankaŭ post la renovigo, prizorgas la vivon de la preĝejo kaj reklamas por kultura uzo de la ejo - krom la liturgia uzo, memkompreneble.

LiteraturoRedakti

  • Otto-Arend Mai: Die evangelischen Kirchen in Erfurt 2. Auflage. Evangelische Verlagsanstalt GmbH, Berlin 1983.
  • Wilhelm Freiherr von Tettau: Beschreibende Darstellung der älteren Bau- und Kunstdenkmäler der Stadt Erfurt und des Erfurter Landkreises. Otto Hendel Verlag, Halle an der Saale 1890.
  • Ev. Thomasgemeinde Erfurt: Evangelische Thomaskirche - Festschrift zur Wiedereinweihung am 24.09.2000 nach Renovierung und Umgestaltung des Innenraums
  • Verein für Pfarrerinnen und Pfarrer in der Ev. Kirche der Kirchenprovinz Sachsen (Hrsg.):Pfarrerbuch der Kirchenprovinz Sachsen Band 10 - Series Pastorum, Evangelische Verlagsanstalt, 2009.
  • Helmut Wolf.: Erfurt im Luftkrieg 1939-1945. Schriften des Vereins für die Geschichte und Altertumskunde von Erfurt. Heinrich-Jung-Verlagsgesellschaft mbH. Zella-Mehlis/ Meiningen 2013.

FunkciulojRedakti

ParoĥestrojRedakti

  • Alfred Eugen Fritzsche (1893-1902)
  • Friedrich August Ludwig Otto Billig (1903-1924)
  • Otto Adolf Alfred Kurz (1908-1938)
  • Adolf August Karl Moritz Ferdinand Euler (1930-1937)
  • Johannes Martin Matthes (1938-1945)
  • Johannes Mebus (1938-1968)
  • Gustav Max Pohl (1939-1968)
  • Hans-Joachim Burdach (1947-1957)
  • Dagobert Boesmann (1958-1966)
  • Erhard Voigt (1967-1991)
  • Hans Capraro (1969-1989)
  • Andreas Lindner (1989-nun)
  • Martin Rambow (1992-2007)
  • Bianka Uebach-Larisch (2008-nun)

DiakonojRedakti

  • Friedrich August Billig (1894-1903)
  • Johannes Steinbeck (1903-1908)

KantorojRedakti

  • Paul Wutke (1926-1978)
  • Walther Seezen (1978-2006)
  • Sabine Strobelt (2006-hodiaŭ)

Eksteraj ligilojRedakti