Franz Albert STANGE (naskiĝinta la 17-an de januaro 1899 en Plaue, mortinta en la 20-a jarcento) estis germana politikisto de NSDAP.

Albert Stange
Persona informo
Naskiĝo 17-an de januaro 1899 (1899-01-17) (125-jaraĝa)
en Plaue
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
vdr

Vivo redakti

Stange frekventis la burĝan lernejon en Erfurto kaj trejniĝis poste kiel asekurscienc-fakulo. Inter aprilo 1914 kaj januaro 1916 li lernantis ĉe la suboficira-antaŭlernejo en Sigmaringen kaj kaj ekde januaro 1916 ĉe la suboficirlernejo en Treptow. Poste li soldatis en la Unua mondmilito en la Infanteriregimento nr. 71 kaj ekde aprilo 1918 kiel suboficiro ĉe la Infanteriregimento nr. 46. En 1918/19 Stange estis ano de la Landa ĉasisitkorpuso de voluntuloj partoprenante batalojn en Berlino kaj Meza Germanujo.

En 1919 li anis ĉe la Sekurigpolico de Meza Germanujo de la komandejo de Erfurto kaj ĉeestis ribelojn en 1920 en Gotao, en 1921 en Eisleben kaj en la Leuna-regiono. En 1921 li forlasis ĝin por iĝi laboristo en la karbonminejoj en Geiseltal. En novembro 1921 li ekdeĵoris ĉe la turingia polico kiun li pro politikaj kialoj adiaŭis jam meze de la jaro 1922. Poste li estis ĝis 1926 fervojliniflegisto, ĝardenisto kaj burohelpisto en Erfurto. Inter 1926 kaj 1933 Stange estris en la buroo de la Mezgermania ligo de metiistoj kaj afergvidanto por la Ĉefbatalligo de la mezgranda metiistaro en Erfurto.

Post la nazia potencopreno en Germanio komence de la jaro 1933 Stange nomumitis vicprezidanto de la Ĉambro metiista por la registardistrikto erfurta kaj la Schmalkalden-distrikto. En julio 1933 oni nomis lin Ŝtatkomisaro por la ekonomia areo de Turingio. En aŭgusto 1934 li iĝis vicestro de la polico erfurta kaj ekde novembro 1934 li estis intertempe policprezidanto en Harburg; de tiu ĉi posteno li formovigitis en oktobro 1935 pro alkoholokazaĉo en la 30.9.[1]

Politiko redakti

Stange iĝis en 1919 membro de Der Stahlhelm, veterana asocio kaj en 1922 ĉe Wikingbund. En la 5.11.1922 li kunfondis la erfurtan filion de NSDAP estante ĝis 1929 ĉefpropagandisto erfurta. En 1929 li karieris je la estraceo de la subgovia kaj distrikta sekcioj de NSDAP.

De 1929 ĝis la nuliĝo en 1933 Stange politikistis en la provinca parlamento de la Provinco Saksio kaj elektitis en aprilo 1933 deputito por la Prusia ŝtatkonsilio ĝis ties demisio in la 10.7.1933. Poste Stange vokitis kiel "viculo de la kanceliero" fare de Hermann Göring en la Novan prusian ŝtatasembleon el kiu Stange foriris en 1935. Inter oktobro 1933 kaj 1935 Stange ankaŭ membris ĉe monŝuldkomisio ŝtata en Berlino.

Notoj redakti

Literaturo redakti

  • Joachim Lilla: Der Preußische Staatsrat 1921–1933. Ein biographisches Handbuch. Mit einer Dokumentation der im „Dritten Reich“ berufenen Staatsräte (= Handbücher zur Geschichte des Parlamentarismus und der politischen Parteien. Band 13). Droste, Düsseldorf 2005, ISBN 3-7700-5271-4, p. 156, 239.