Adelheid DANIEL (fraŭlina nomo: North; naskita en la 19-a de aprilo 1925 en Erfurto, mortinta samloke en 2003) estis germana pedagogino fondinta la unuan logopedian infanĝardenon en Turingio.

Memorigtabulo por Daniel.
La domo, kun la urbodomo fone, kie Daniel malfermis en 1952 la unuan logopedian infanĝardenon de Turingio.

Vivo redakti

Ĝis hodiaŭ ŝi estas laŭnome konata ĉe multaj erfurtanoj. Adelheid Daniel tra jardekojn faris pioniran laboron en la edukado de lingve handikapitaj infanoj. Estante filino de la fama nudelfabrikanto Gerhard North ŝi frekventis la erfurtan Superan lernejon Goethe por knabinoj kaj ekprofesiis en la direkto de infanĝardenistado. Ŝia trejnado interrompitis dum la milita tempo.

Aparte Daniel okupiĝis en la jaroj post la Dua mondmilito pri la infanoj rifuĝintoj kun la familioj el Orienta Eŭropo kies akĉentoj ne malofte malebligis rapidan akcepton. La 17-an de marto 1952 la ĵus 27-jaraĝa pedagogino sukcesis malfermi kaj estri la unuan logopedian vartejon en tuta Turingio. Pri ŝia unua domicilo, la Domo ĉe la arlekena tintilo memorigas onin memortabulo. Post finstudo de rehabilitadpedagogio ĉe la Humboldt-Universitato en Berlino Daniel plukleriĝis kaj ekdonis al la logopedio, krom sia praktika estrada agado, ankaŭ multajn teoriajn impulsojn.

Retiriĝinte en la 1990-a jaro ŝi honorofice tamen daŭrigis labori. En 2005 honoris ŝin la urbo Erfurto laŭ iniciato de la edzino Herbert Daniel per la muntado de la menciita memortabulo survande de la domo ĉe Stadtmünze nr 13 (erfurta urbokerno, malantaŭ la Urbodomo de Erfurto. Estante filino respektive nevino de Gerhard kaj Hans North, posedintoj de la en 1948 eksproprietigita nudelfabriko kaj de la vilao en la Liebknecht-strato (angulo al Stauffenbergallee nr 5), ankaŭ Daniel engaĝiĝis reakiri la posedaĵojn. Pro la fundamenta decido en la kuro de la Germana reunuiĝo ne redoni aferojn ŝtatanigitajn fare de la soveta okupadpotenco ŝi ne sukcesis. En 2012 la erfurta logopedia lernejo Janusz Korczak malfermitis, kiu estis konceptita kiel suplemento al la logopedia infanĝardeno.

Graveco redakti

Pedagogiaĵoj estis kvazaŭ jam enradikiĝintaj en la lulilo de Adelheid Daniel. En ŝia familio oni fieris pri la parencaj rilatoj kun Friedrich Fröbel, la fondinto de la unua germana infanĝardeno en Bad Blankenburg en la 1840-a jaro. Ties frato Christoph Fröbel, paroĥestro en Griesheim, estis edziĝinta al la filino de sia kolego Johann Gerhard North. Post la frua morto de la frato (1813) Friedrich Fröbel ekludis la rolon de patro por la tri neplenaĝaj infanoj petite de la vidvino. Transloĝiĝinte al Keilhau, Fröbel komencis tie la ellaboradon de la fundamentoj pri fruinfana pedagogio. Krome estas ankoraŭ alia familia konekto: la avo kaj la praavo de Daniel gvidis la tabakmuelejo en la korto de la domo Zum güldenen Rade.

Eksteraj ligiloj redakti