Roland Matthes (naskiĝinta en la 17-a de novembro 1950 en Pößneck - 20-a de decembro 2019) estis rekordcela sportisto. Li estas ĝis hodiaŭ la plej sukcesa germana dorsonaĝisto.

Roland Matthes
Persona informo
Naskiĝo 17-an de novembro 1950 (1950-11-17)
en Pößneck
Morto 20-an de decembro 2019 (2019-12-20) (69-jaraĝa)
en Wertheim
Mortokialo korinfarkto
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germana Demokratia RespublikoGermanio
Alma mater Friedrich-Schiller-Universitato Jena
Familio
Edz(in)o Kornelia Ender
Okupo
Okupo naĝisto • kirurgo
vdr
La sportisto 1970 en Novosibirsko.
Roland-Matthes-naĝohalo en suda Erfurto.

Sportista vivo redakti

De marto 1966 ĝis aŭgusto 1974 Matthes - kvarfoja olimpika ĉampiono - restis nevinkita en la disciplino de dorsonaĝado. Dum tiuj 8 jaroj li superis sep fojojn la rekordon je 100 metroj, naŭ fojojn la mondan rekordon je 200 metroj. En 1968 kaj 1972 li iĝis je tiuj distancoj duobla ĉampiono podiscipline. Krome li ĉampionis sinsekve ĉe 3 mondĉampionadoj kaj 5 eŭropaj ĉampionadoj.

La atleto de la sportklubo SC Turbine Erfurt dominis tiel, ke lia varieco ofte estas forgesita. Ĉar longan tempon li tenis ankaŭ la eŭropan rekordon pri medley-naĝado (200 m) kaj papilia naĝado (100 m). Dum olimpikoj li krome gajnis du arĝentajn kaj du bronzajn medalojn. Trifoje li sukcesis en GDR-stafetoj. Ok fojojn li estis honorita per la titolo sportisto de la jaro.

Agado nesportiva redakti

Paralele al la sportkariero li studis sportsciencojn, poste medicinon. Nuntempe li laboras kiel ortopedo.

Honoroj redakti

En Erfurto oni nomis je lia honoro la sudan naĝohalon Roland-Matthes-naĝohalo.

Eksteraj ligiloj redakti