Muzeo pri limŝtonoj (Erfurt)

La Muzeo pri limŝtonoj (germane Thüringer Grenzstein-Lapidarium) troviĝas subĉiele ĉe la forstista domo Willroda en periferia zono de Erfurto.

Muzeo pri limŝtonoj
lapidarium [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
SituoErfurto
- koordinatoj50° 55′ 4″ N, 11° 5′ 21″ O (mapo)50.9177511.08925Koordinatoj: 50° 55′ 4″ N, 11° 5′ 21″ O (mapo)

Muzeo pri limŝtonoj (Erfurt) (Turingio)
Muzeo pri limŝtonoj (Erfurt) (Turingio)
DEC
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Muzeo pri limŝtonoj
Vikimedia Komunejo:  Willroda [+]
vdr
Forstista domo kun elmontrejo liberaera.

Priskribo kaj historio redakti

Ĝi estas kolekto de historiaj landlimŝtonoj kaj katastraj limŝtonoj kaj estis unue malfermita en 2009.

Aranĝis ĝin la turingia filio de la Germana societo por geodezio (germane: Deutscher Verein für Vermessungswesen - Gesellschaft für Geodäsie, Geoinformation und Landmanagement / DVW). Ekde 2011 oni povas admiri surloke ĉ. 20 objektojn kun informoriĉaj klarigtabuloj flanke.

Krome montriĝas la mapoj kaj listiĝas mallongigoj de la historiaj suverenaj teritorioj. Ekzemple: KP estas mallongigo por Königreich Preußen, HG signifas Herzogtum Sachsen-Gotha.

Apartan historion havas la prusiaj landlimagloj kiuj historie ankaŭ gravas por Turingio.

Historia multŝtata de la federacia lando redakti

 
Turingiaj ŝtatoj en 1910.

Sendube aparte fruktodona estas Turingio por historiistoj geodeziaj. Jen la teritorioj de hodiaŭa Turingio kiu ekzistis ĝis 1920, antaŭ la unuiĝo:

Literaturo redakti

  • Nikolaus Philippi: Grenzsteine in Deutschland - Entstehung und Geschichte der Grenzsteine als Steinerne Zeugen in Wald und Flur. Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2009, ISBN 978-3-86777-125-2.
  • Manfred Kastner, Ulrich Rüger: Der Rennsteig - Historische Grenzsteine. Rhino-eldonejo, Ilmenau/ Wüstrow 2008, ISBN 978-3-939399-05-6
  • Steffen Raßloff: Steinerne Kleinstaaterei. Zum Lapidarium in Willroda. En: Thüringer Allgemeine de la 18-a de aŭgusto 2012

Eksteraj ligiloj redakti