Saksio-Altenburg

eksa duklando en nuntempa Germanio
(Alidirektita el Sachsen-Altenburg)

Saksio-Altenburg (germane: Sachsen-Altenburg) estis historia germana ŝtato, unu el la tiel nomataj Ernestaj duklandoj en la nuntempa germana lando Turingio. Ĝi ekzistis de 1603 ĝis 1672 kaj denove de 1826 ĝis 1918. En la intera tempo de 1672 kaj 1826 Saksio-Altenburg estis kunigita kun Saksio-Gotao al Saksio-Gotao-Altenburg.

Saksio-Altenburg
1602 – 1918

duklando • ŝtato de Sankta Romia Imperio
Geografio
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Ŝtat-strukturo
Antaŭaj ŝtatoj:
Postsekvaj ŝtatoj:
Historio
vdr
Blazono de duklando Saksio-Altenburg
Saksio-Altenburg (oranĝkolore) inter siaj najbaroj

En 1910 Saksio-Altenburg havis areon de 1.324 km² kaj 216.128 loĝantojn. Ĉefurbo estis Altenburg.

En 1918 la duklando fariĝis respubliko, kiu en 1920 kuniĝis kun aliaj turingiaj landetoj al la lando Turingio.