Por samtitola artikolo vidu la paĝon Reuß (apartigilo).

Reuß [rojs] estas germana nobela familio, kiu ĝis 1918 regis plurajn malgrandajn princlandojn en la teritorio de hodiaŭa Turingio. Ebla esperantigo povus esti "Reŭso" (laŭ la skribo) aŭ "Rojso" (laŭ la prononco). Ilia entombiga kirko estis ĝis 1913 la Monta preĝejo en Schleiz.

Reuß
Dinastio
Blazono
Blazono
nobela familio
Fino 1806 vd
Lando Sankta Romia Imperio vd
Dinastiaj rilatoj
Branĉoj Reuss of Greiz • Q2146725 • Reuss Junior Line vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Dinastio redakti

La dinastio Reuß estis germana nobela familio, kiuj ĝis 1918 regis plurajn malgrandajn princlandojn en la teritorio de hodiaŭa Turingio. Laŭ tradicio, ĉiu vira dinastiano portas la nomon Henriko, germane Heinrich. Por distingi ilin, ĉiuj Henrikoj (ne nur la regantaj monarĥoj!) estas numeritaj, ekzemple Henriko la 27-a (Reuß juna linio), la lasta reganta princo, kaj liaj filoj Henriko la 40-a, Henriko la 43-a kaj Henriko la 45-a.

Kelkaj konataj familianoj redakti

Historiaj ŝtatoj redakti

Reuß estas la nomo de diversaj historiaj ŝtatoj en la teritorio de hodiaŭa Turingio, ĝis 1918 regataj de la samnoma dinastio.

antaŭ 1778 resp. 1848 redakti

Reuß älterer Linie redakti

Reuß jüngerer Linie redakti

Popolŝtato Reuß redakti

  • 1918-1919 Volksstaat Reuß, respubliko, estiĝis kiel unuiĝo de la du antaŭaj, poste iĝis parto de Turingio