ABBA
ABBA estis sveda popmuzik-grupo, kiu fondiĝis en 1971 kaj disiĝis en 1983. La grupo fariĝis mondfama, kiam ĝi en 1974 per la kanto Waterloo gajnis la Grandan Premion de la plej granda eŭropa kanzonfestivalo, la Eŭrovida Kanzona Konkurso. Nuntempe ABBA estas konsiderata unu el la plej sukcesaj muzikgrupoj en la historio de la popmuziko.
![]() | |
---|---|
![]() Eksmembroj de ABBA
| |
Bazaj informoj | |
Deveno | ![]() |
Ĝenroj | Eŭropop-muziko[1] Pop-muziko[1] Poproko[1] |
Aktivaj jaroj | 1972 – 1983 |
Eldoninto | Polar, Atlantic, Epic, Universal Music, Polydor |
Parencaj temoj |
A*Teens, Stars on 45, Secret Service |
Retejo | www.abbasite.com |
Antaŭaj membroj | |
Benny Andersson | |

AnaroRedakti
La nomo ABBA estis formita el la inicialoj de la antaŭnomoj de la membroj:
Foje la simetrieco de la nomo estas perfektigata per spegula prezentado de la unua "B".
DiskaroRedakti
- 1973 - Ring Ring
- 1974 - Waterloo
- 1975 - Abba
- 1975 - Greatest Hits
- 1976 - Arrival
- 1977 - Abba - The Album
- 1979 - Voulez-Vous
- 1979 - Greatest Hits Vol. 2
- 1980 - Super Trouper
- 1981 - The Visitors
- 1986 - Abba Live
- 1992 - Abba Gold - Greatest Hits
- 1993 - More Abba Gold (More Abba Hits)
- 1994 - Thank You for the Music
- 1999 - The Complete Singles Collection
- 2001 - The Definitive Collection
- 2005 - Mix And Hits
MemoroRedakti
En 2019 la Ministerio pri edukado de Rusio inkluzivis kanton kanton Dancing queen en "La kultura normo de la lernejano" — la eduka projekto, kiu celas spiritan, estetikan kaj artan evoluon de la rusiaj lernejanoj.