ABBA - la muzeo
Koordinatoj: 59° 19′ 30″ N 18° 5′ 47″ O / 59.32500 °N, 18.09639 °O (mapo)
ABBA La Muzeo estas interaga ekspozicio pri la pop-grupo ABBA, kiu malfermiĝis en Stokholmo, Svedio en majo 2013. La kolektitaj aĵoj de ABBA estas montrataj ĉe la Sveda Muzikfamejo, nova ekspoziciejo ĉe Djurgården, Stokholmo. Ĝi ne estas kutima muzeo, ne havas esploradajn celojn kaj ankaŭ estas porprofita.
