Regnana movado

socia movado, kiu neas la juran ekziston de la Federacia Respubliko Germanio kaj malakceptas ĝian juran sistemon
(Alidirektita el Reichsbürger)

La Regnana movado (germane: Reichsbürgerbewegung) konsistas el favoruloj de dekstra ekstremismo respektive de konspiraj teorioj dekstraj. Temas pri germanaj ŝtatanoj kiuj rifuzas akcepton de la nuntempa politika sistemo de la Federacia Respubliko Germanujo. En la 7-a de decembro 2022 arestitis 25 simpatizantoj razie kiuj estis planintaj puĉon en Germanujo.[1]

Regnana movado
flago
socia movado • politika movado • marĝena teorio
ŝajnjuro
Lando(j) Germanio vd
Ideologio

monarkiismo

vdr
flago de KRD

Priskribo redakti

La diversaj grupoj unuanime substrekas ke la Germana Regno neniam pereis. Kelkaj difinis la landlimojn de tia Regno laŭ la stato de la 1937-a jaro, kelkaj eĉ de 1914, do antaŭ la Unua mondmilito.

La membroj konsideris sin mem "naciaj burĝanoj", la gvidantoj eĉ anoj de "nacia registaro" (KRR - Kommissarische Reichsregierung). La grupoj estiĝis en la 1980-aj jaroj, sed pli granda atentiĝo iĝis- ankaŭ danke al la interreto - ekde 2010. En la 19.10.2016 murditis brutale policano germana far tia regnomovadano.[2] Jenas la nomoj de kelkaj suborganizoj:

  1. Kommissarische Reichsregierung
  2. Germanitien
  3. Deutsches Kolleg und Horst Mahler
  4. Reichsbewegung – Neue Gemeinschaft von Philosophen
  5. Fürstentum Germania
  6. Königreich Deutschland (KRD)
  7. Deutsche Polizei Hilfswerk (DPHW)
  8. Exilregierung Deutsches Reich
  9. Republik Freies Deutschland (RFD)
  10. Interimpartei Deutschland (IPD)
  11. Volks-Bundesrath und Volks-Reichstag
  12. Selbstverwalter

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Reichsbürger-rörelsen en la sveda Vikipedio.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti