Fenikso-domo (Erfurto)

Fenikso-domo (germane Phönix-Haus) estas eksa kinejo en Erfurto, Germanio, en la Bahnhof-strato nr. 41-44. Nuntempe ĝi estas komerca domo.

Fenikso-domo
kinejo • retail building [+]

LandoGermanio
Federacia landoTuringio
Koordinatoj50° 58′ 30″ N, 11° 2′ 6″ O (mapo)50.97504611.035031Koordinatoj: 50° 58′ 30″ N, 11° 2′ 6″ O (mapo)

Fenikso-domo (Turingio)
Fenikso-domo (Turingio)
DEC
Fenikso-domo
Fenikso-domo
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Fenikso-domo
Vikimedia Komunejo:  Phönix-Haus [+]
vdr

Historio redakti

Stacidom-strato erfurta jam en la 19-a jarcento pli kaj pli nobliĝis per kvaretaĝaj loĝaj kaj komercaj domoj. La Unua mondmilito ja bremsis la kompletan plibeligon de la strato, kiu iam estis mallarĝa kaj malgrava. Tiel ankoraŭ je la fino de la 1920-aj jaroj kelkaj konstruaĵoj duetaĝaj trabfakaĵoj ĝenis aspekte kaj trafike.[1]. Post kiam la grundposedanto de nr. 45 komisiis la arkitekton Max Brockert pri la plano de moderna buroodomo oni fondis por la novkonstruo de la parceloj 41 ĝis 44 die la kompanion Phönix-Grundstückserwerbs- und Betriebsgesellschaft m.b.H. Erfurt kun parta engaĝiĝo de la urbo Erfurto mem. Pri la planado estis komisiita la vajmara arkitektura firmao de Ernst Flemming. Dum la planado oni decidis konstrui ununuran grandan domon estanta 3 metrojn malpli enstratenpenda. La maldekstra ero de la teretaĝo ricevis filmteatron modernan nomita UFA-Palast, dekstre estis instalita vendejo. La superaj etaĝoj estis uzataj kiel burooj. Moderno ĉie-ajnis arkitekturstile videblis: ĉe ŝtalbeton-skeletaĵoj, neinterrompitaj fenestrobendoj, ebena tegmento, fasadenvolvo per kvadrataj artŝtonaĵoj ktp. La filigranaj reklamliteroj ĉefasadaj elegante estis lumigita per neonlampoj. Danke al 1200 sidlokoj (el kiuj 350 surgalerie) UFA-Palast ĉe malfermiĝo en la jaro 1931-a estis la plej granda kaj plej moderna kinejo en la urbo.

Modernigo okazis en 1939. Dum GDR-tempo ĝi estis unu el la plej gravaj kinejoj en Erfurto kaj en 1967 okazis samtempe modernigo kaj alinomo je PANORAMA-Filmpalast. Post la Turniĝo Treuhandanstalt vendis ĝin al la UFA-filmteatroĉeno kaj en 1995, post pligrandigo kaj modernigo, la tuto estis remalfermita kiel Multiplex-kinejo kun novaj projekcihaloj kaj 1.922 sidlokoj. Transprenis ĝin en 2003, kiel ankaŭ aliajn UFA-kinejojn, la Cinestar-grupo kiu jam havis proksime modernan kinejon. Pro malsufiĉa klientarola kinejo en la Fenikso-domo estis fermita kaj malkonstruita en la 2008-a jaro. Danke al interveno de monumentprotektadaj oficistoj almenaŭ ĝia historia fasado estis savita.

Literaturo redakti

  • Mark Escherich: Städtische Selbstbilder und bauliche Repräsentation. Architektur und Städtebau in Erfurt 1918–1933. Lukas-Verlag, Berlin 2010. ISBN 978-3-86732-062-7. p. 259-265

Notoj redakti

  1. Erfurter Rundschau (TAZ): Ein neuer Filmpalast in Erfurt – Großzügiges Bauprojekt in der Bahnhofstraße, Erfurt, 9.4.1929

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Phönix-Haus en la germana Vikipedio.