Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Bernd HARTUNG (naskiĝinta en la 20-a de januaro 1942 en Erfurto, mortinta en la 13-a de aprilo 2014 en Leiden pro bicikla akcidento) estis germana kuracisto kaj pentristo.

Bernd Hartung
Persona informo
Naskiĝo 20-an de januaro 1942 (1942-01-20)
Morto 13-an de aprilo 2014 (2014-04-13) (72-jaraĝa)
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo pentristo • kuracisto
vdr
La Tribunalo de unua instanco en Arnstadt, kie ĝis junio 2015 videblis ekspozicio pri Hartung

Kuracista agado redakti

Estante filo de dentisto Hartung ne rajtis iĝi artisto, kion estis konsilanta al li lia granda idolo Otto Knöpfer. Post la abiturienta ekzameno trapasita en Neudietendorf li studis de 1960 ĝis 1966 medicinon en la Universitato de Jena. Poste li deĵoris kiel fakkuracisto pri kirurgio kaj akcidentkirurgio respektive kiel ĉefkuracisto en Kliniko de Erfurto kaj en Sömmerda. Li deĵoris ĝis 2010, do ankoraŭ post la pensia aĝo.

Kontaktojn kun la spronanta amiko Otto Knöpfer li ade flegis malgraŭ lernejaj, universitataj kaj profesiaj taskoj, senĉese ekde la malfruaj 1950-aj jaroj. Li ankaŭ regule partoprenis la pentrocirklon de Knöpfer kunvenantan en la erfurta Trommsdorff-strato. Feliĉo por li estis sidi kune kun Knöpfer en la naturo pentrante kaj desegnante. La ŝatestimo antaŭ Knöpfer tiomis ke li intencis kopii Knöpfer: tial ĉe kelkaj verkoj eĉ por fakuloj malfacile distingeblas ĉu temas pri verko de la majstro mem aŭ de la disĉiplo Hartung... Jes ja, Hartung senprobleme povus evoluigi propran stilon, sed li ŝajne longe rifuzis emancipiĝon stilan. Nur kiam mortis Knöpfer en la majo de 1993 Hartung ekkomencis alimaniere verkadi. Alia fakto ege malfaciligis tujan kaj ampleksan pluevoluigon - manko de tempo.

Artista agado redakti

Sed post la retiriĝo el la profesia vivo en 2010 ĉio ŝanĝiĝis kaj longtempe retenita kaj devige malantaŭenpuŝita kreiveco ekfloris. Hartung fondis artistan rondon de artistoj kun samideanoj kiel la pentristo Ulf Raecke aŭ la skulptisto Luth Hellmuth, faris studojn ĉe nuduloj, pentris, faris akvarelojn, litografiojn kaj akvafortojn en granda nombro kaj kun ekstrema kreoforto.

Vojaĝoj kaj efikoj sur la artaĵojn redakti

Hartung ĉiam ege ŝatis migri kaj vojaĝi, aŭ en la turingia monteta pejzaĝo, aŭ ĉe Balta Maro, sed ankaŭ pli malproksimen: ekzemple li estis en 1978 en Jalto aŭ 1987 en Budapeŝto kaj Szentendre. De ĉiuj vojaĝoj li alportis skizojn akvarelajn aŭ fotojn el kiuj li faris belegajn privojaĝajn taglibrojn. Ekde 2005 la horizonto plilarĝiĝis kaj li iris al Kubo, Trinidado, Suda Franclando, Aŭstrio kaj Italio - jes, ĉefe de Italujo li estis ravita kaj alogita, de la Lago de Garda, Toskanio, Umbrio kaj Venecio. Venecio ege impresis lin. Bicikla vojaĝo al Nederlando en aprilo 2014 estis lia lasta vojaĝo, sed antaŭe li restis ankoraŭ en Israelo. La vojaĝo en la Sankta Lando ege ŝanĝis la stilojn vivan kaj artistan. Proceso, kiu mirigis ĉiujn kiuj konis Hartung sed eble ankaŭ lin mem. La multo da renkontiĝoj kun homoj (inverse, la pejzaĝo tiea ne tiom frapis la artiston) startis tuj post la vojaĝo levantenien fazon da senpaŭza artista agado kaj abundis figuraj bildoj kaj portretoj. Tiu ĉi artoĝenro estis la plej komplika kiun Hartung lernigis al si aŭtodidakte. Inter 2011-12 li faris pli ol 80 presitajn grafikaĵojn kiuj rezultis nur el tiu ĉi vojaĝo. Kvankam li estis instalinta hejme propran etan presejon por konkava presado (kun la helpo de la erfurtano Ernst August Zimmermann) li elektis por tiuj verkareroj litografian teknikon. Instigis lin certe ankaŭ la ebleco presadi kun Rolf Huber en ties ateliero.

Kirurga vidtekniko redakti

Intertempe multo el liaj verkoj montritis dum ekspozicioj ene kaj ekstere de Germanlando. Ĝi eble ankaŭ ŝuldiĝas al la aktualeco de israelaj temoj, sed precipe al la perfekteco per kiu Hartung simpatie bildigas la homojn el Sankta Lando. Je tiaj motivoj Hartung sendube superis eĉ sian estimatan instruiston Knöpfer. Oni povus supozi ke kuracisto kaj kirurgo jes ja bonege konas la homajn korpojn, tamen estas tute alia afero dissekci korpon per skalpelo ol uzi montri korpojn per peniko kaj kreto: homoj por Hartung neniam estas nura aldonitaĵo surbilda sed centraj. Li rimarkis ke siaj kuracistaj konoj ebligas tujan komprenon de la karakteroj kaj bildigi fiziognomiojn kaj psikogramojn.

Portretoj kaj memportretoj kun mesaĝoj redakti

Lia komunikemo permesis al li aliri ĉiujn sentime, memori iliajn aspektojn kaj tipajn movojn kaj uzi mimikon kaj gestojn por pli akurata formodonado al la portretoj. Koncentriĝante pli kaj pli pri homoj Hartung faris portretojn ankaŭ de konataj artistoj kiel Alfred Hrdlicka, Klaus Kinski aŭ Otto Knöpfer. Ne malofte ili estis kaŝaj karikaturoj plenaj de rapidspriteco kaj humuro. Kritiketatas de li ĉarlatanoj inter la anoj de Moderna Arto kaj li respeguligis en bestoj homajn malvirtojn.

Tamen akvarelfarado ankaŭ ne neglektitis de Hartung: sed ili pli kaj pli troviĝis kiel ornamaĵoj de taglibraj notoj. Hartung ĉiam konfesis ke liaj artistaj klopodoj klarege estas de konkreta-aĵa tendenco. Inter la aĵpentraĵoj elstaris tiaj de plantoj kaj bestoj. Menciindas ankaŭ kelkaj provoj fari artaĵojn en emajlo kaj plasto. Ekskursoj je abstraktismo kaj surrealismo ankaŭ ne mankis.

El la lastaj vivojaroj konservitis serio da memportretoj kiuj ofte estas ege seriozaj kaj demandostarigantaj. Li subtitolis kelkajn jene: "mi mem malgaja; mi mem naiva; mi mem maljuniĝanta; steloj ventre/vitropecetoj kore". Unu kolorlitografio kvazaŭ nuligitis de li mem per diagonala rompiga streko tra la folio. Aldone li okupiĝis pri la temo de la maljuneco per bilda serio de Mortodanco.

Ekspozicioj okazis ĝis nun en: Erfurt, Jena, Berlin, Rostock, Sömmerda, Rastenberg, Gotha, Prago, Weimar, Bad Klosterlausnitz, Saalfeld, Alfeld/Hildesheim, Gebesee, Elxleben, Bad Langensalza, Ilmenau, Arnstadt, Bad Berka. Kun jenaj artistoj Hartung, krom la jam menciitaj, ankaŭ estis kontaktoj: Alfred Habermann, Ulrich Minkus, Brigitte Guhle, Andreas Kramer, Christoph Wetzel, Maud Tutsche, Rolf Huber, Olaf Gropp, E.A. Zimmermann.

Hartung edziĝis en 1994 kaj havis du infanojn.

Eksteraj ligiloj redakti