Malfermi la ĉefan menuon
Ĥoreja flanko.
Enirejo.

La Kapelo Sankta Magdaleno estas eta preĝejo en la urbocentro de Erfurto.

HistorioRedakti

La unua dokumenta mencio estis en 1277. La nuna konstruaĵo estis farita en 1341 kaj servis kiel kapelo por apuda tombejo.

Post enkonduko de la Reformacio en 1525 la ejo jam ne funkciis. En 1546 estis fermita ankaŭ la tombejo. Inter 1622 kaj 1803 ĝi estis kromkapelo de la katedralo, poste ĝin ekposedis la komunumo de la Preĝejo Ĉiuj Sanktuloj. Je la fino de la 19-a jc (1884-86) ĝi denove alikonstruiĝis (nova fasado), en 1992 oni restaŭris la internon.

Teatra uzo kaj reveno al originojRedakti

La ejo estis ĝis 2007 scenejo por la alternativa Gallitheater ("Teatro en la kapelo"). Nuntempe oni klopodas farigi ĝin kolumbario[1]. Dum restaŭradoj oni malkovris antaŭ nelonge restaĵojn de la antaŭa romanikstila konstruaĵo.[2] Helpis la alikonstruaĵon la erfurta artistino Evelyn Körber.[3]

LiteraturoRedakti

  • Gerd Schöneburg: Kirchen im Erfurter Gebiet, Erfurt 2007

SubnotojRedakti

  1. Artikolo en la Thüringer Landeszeitung.
  2. Artikolo en la taggazeto Thüringer Allgemeine de la 29-a de januaro 2013
  3. Ellen Buchberger: Letzte Ruhestätte in der Stadt, ĉe: "Die Tagespost", 27.2.2014, p. 6.