Turingia centralo por politika klerigado

La Turingia centralo por politika klerigado (germane Landeszentrale für politische Bildung Thüringen, mallongigo: LZT) institucio transpartia por politika klerigado en la Liberŝtato Turingio. Ĝi rekte estas subordigita al la estro de la Turingia Ŝtata Kancelario.

Turingia centralo por politika klerigado
Landeszentrale für politische Bildung (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Erfurto
Membro de Bundesarbeitsgemeinschaft Politische Bildung Online (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Retejo Oficiala retejo
vdr

Taskoj de LZT

redakti

La institucio plifortigu la demokratian kaj politikan memfidon de la turingianoj kiel ankaŭ ties pretecon kaj engaĝiĝon partopreni kaj evoluigi la politikan vivon. Pro tiu celo oni eldonis publikaĵojn diversspecajn pri politike aktualaj kaj interesaj temokompleksoj; krome helpatas al agnoskitaj kleriginstitutoj fari prelegojn, paroladojn kaj realigi bonajn idekonceptojn koncerne demokratiigon. Ĉe ĉio oni atentas pri strikta objektiveco kaj kiel eble plej granda nepartieco.

Parlamenta kontrolo kaj direkto

redakti

La enhavo de la laboro de LZT baziĝas sur la libera-demokratia ordo. Kuratoro estas komisiita kontroli la nepartiecon.

Membroj de la kuratorio estis en novembro 2013 la sekvontaj deputitoj de la Turingia Landa Parlamento:

  • Evelin Groß, prezidantino (CDU)
  • Peter Metz, vicprezidanto (SPD)
  • Hans-Jürgen Döring, SPD
  • Mario Voigt, CDU
  • Beate Meißner] CDU
  • Birgit Klaubert, Die Linke
  • Ina Leukefeld, Die Linke
  • Martina Renner, Die Linke
  • Anja Siegesmund, Bündnis 90/Die Grünen
  • Uwe Barth] FDP [1]

Referencoj

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti