Laborjura tribunalo de Erfurto

La Laborjura tribunalo de Erfurto (germane: Arbeitsgericht Erfurt) estas kortumo kiu prizorgas aferojn koncerne laboran juron. Ĝi estas unu el sume ses tiaj kortumoj en la Liberŝtato Turingio.

La erfurta justiccentro, kie i.a. troviĝas la sidejo de la Arbeitsgericht Erfurt.

Sidejo kaj distrikto tribunala redakti

La sidejo troviĝas en Erfurto en la strato Rudolfstraße nr. 46. Sub la estrado de Andreas Walter ĝi respondecas pri kvereloj juraj en Erfurto, la Distrikto Weimarer Land kaj la Distrikto Sömmerda. Ĝiaj taskoj detale estas fiksitaj en la Leĝo pri laborjuraj tribunaloj (germane: Arbeitsgerichtsgesetz).

Tribunaloj superordigitaj redakti

Rangas supre de la Arbeitsgericht Erfurt la Turingia landa laborjura tribunalo (germane: Thüringer Landesarbeitsgericht) kaj la Federacia laborjura tribunalo de Germanujo (germane: Bundesarbeitsgericht). La laste menciita troviĝas ankaŭ en Erfurto.

Eksteraj ligiloj redakti