Malfermi la ĉefan menuon

Alfred Hess

La Hess-vilao
Memorigtabulo sur la vilao
La Hess-vilao estas la unua domo malantaŭ la Hohenzollern-ponto. La ponto mem estas parto de la Alfred-Hess-strato.

Alfred HESS (naskiĝinta en la 19-a de majo 1879 en Erfurto, mortinta samloke en la 24-a de decembro 1931) estis germana entreprenisto, artkolektisto kaj mecenato.

Enhavo

VivoRedakti

Estante filo de juda ŝufabrikanto Hess laboris post la trejnado en la patra firmao. Ĝi ŝanĝiĝis en la 10.2.1913 en la akcia kompanio M. & L. Hess, Schuhfabrik Kommanditgesellschaft. Post la morto de la patro (1915) li iĝis afergvidanto. Liaj spertoj dum soldatado en la Unua mondmilito ege ŝanĝis liajn interesojn sociajn kaj kulturajn. Li komencis politikan engaĝiĝon, membriĝis al la partio Deutsche Demokratische Partei kaj batalis por la firmigo de la Vajmara Respubliko. Kiel firma-estro li volis plibonigi la laborkondiĉojn de la dungitoj kaj intencis konstruigi socialajn loĝejojn.

Private li anstataŭigis post 1919 la malnovan ekipaĵon de la fare de la arkitekto Paul Schultze-Naumburg en 1910 en la erfurta Richard-Breslau-strato nr 14 konstruita vilao per antikvaĵoj kaj novaj bildoj. Gastoj en la vilao estis i.a. la pentristoj Max Beckmann, Erich Heckel, Lyonel Feininger, Kandinsky, Nolde, Pechstein, Kirchner, Marc, Macke, Klee kaj la muzikistoj Hindemith kaj Weill. Paralele li startigis kolekton de modernaj artaĵoj. Krome li subtenis la Erfurtan muzeon per donacoj kaj pruntedonadoj en kunlaboro kun la muzeestroj Edwin Redslob, Walter Kaesbach kaj Herbert Kunze.

Kiam malfermitis la vajmara Bauhaus-instituto fare de la registaro de la Liberŝtato Turingio en la jaro 1924-a, li postulis kune kun aliaj reprezentantoj el ekonomio kaj industrio ĉe la Turingia Landa Parlamento konservi tiun ĉi movadon kaj subteni ĝin finance. Oni substrekis ke la intereso estus pure kultura, neniel ekonomia.

Post la Granda depresio lia entrepreno bankrotis en 1930. Mallonge post Hess mortis post operacio.

GravecoRedakti

Ĉemorte en 1931 Hess postlasis al la edzino Thekla kaj al la filo Hans krom plejmulton de la akcioj entreprenaj kelkajn nemoveblaĵojn kaj kolekton de ĉ. 80 olepentraĵoj, 200 desegnoj kaj akvareloj kaj de ĉ. 4000 grafikaĵoj i.a. de Ernst Ludwig Kirchner, Franz Marc, August Macke, Erich Heckel, Emil Nolde, Lyonel Feininger, Max Pechstein, Karl Schmidt-Rottluff, Christian Rohlfs, James Ensor, Otto Mueller, Wilhelm Lehmbruck kaj Paul Klee.

Thekla Hess vendis la vilaon, cedis kelkajn pentraĵojn al familianoj kaj eksaj direktoroj de la firmao kaj transloĝiĝis kun al kolekto al Lichtenfels kie loĝis ŝia patrono. Hans Hess vivis tiam en Berlino kiel subluanto ĉe la verkistino Elisabeth Hauptmann laborante por la eldonejo Ullstein. Post la potencakiro de la nazioj minacis priserĉoj fare de Gestapo de la loĝejo kaj de la laborloko (pro la juda fono de la eldonisto). Sekve Hans vendis siajn akciojn sur la intertempe malbankrotinta ŝufabriko kaj elmigris ankoraŭ en la 1933-a jaro Londonon tra Parizo.

En 1936 vendis Thekla Hess la ĉefverkon de la edza artkolekto Berliner Straßenszene pere de Kunstverein (Kolonjo) al la kolektisto Carl Hagemann en Frankfurt am Main. En 1939 ŝi sekvis la filon en Anglion. Ŝi sukcesis kunpreni kelkajn verkojn el la artokolekto; aliaj troviĝis en Svislando aŭ Kolonje respektive estis venditaj disde tie. La resto restis en Lichtenfels.[1]

En 1948 la Hess-fabrikoj ŝtatigitis kaj iĝis popolproprieta entrepreno. Kune kun la ŝufabrikoj de Eduard Lingel estiĝis tiel VEB Schuhfabrik Thuringia. Post pluaj kunfandiĝoj la entrepreno alinomitis en 1952 VEB Schuhfabrik Paul Schäfer por iama komunista dungito ĉe Lingel.

HonorojRedakti

LiteraturoRedakti

  • Edwin Redslob: Von Weimar nach Europa. Erlebtes und Durchdachtes. Glaŭ-Verlag, Jena 1998, ISBN 3-931743-16-0 (EA Berlin 1972).
  • Hans Hess: Dank in Farben. Aus dem Gästebuch von Alfred und Thekla Hess. 9. Aufl. Piper, München 1992, ISBN 3-492-10606-4.
  • Steffen Raßloff: Bürgerkrieg und Goldene Zwanziger. Erfurt in der Weimarer Republik. Sutton Publ., Erfurt 2008, ISBN 978-3-86680-338-1.
  • Mechtild Lucke: Der Erfurter Mäzen und Sammler Alfred Hess. In: Henrike Junge: Avantgarde und Publikum. Rezeption avantgardistischer Kunst in Deutschland 1905–1933. Böhlau, Köln 1992, ISBN 3-412-02792-8.
  • Christina Feilchenfeld, Peter Romilly: Die Sammlung Alfred Hess. In: Weltkunst. Zeitschrift für Kunst und Antiquitäten, Bd. 70 (2000), Oktober, ISSN 0043-261X
  • Ruth Menzel: Alfred Hess. Schuhfabrikant, Kunstsammler und Mäzen. Sutton Publ., Erfurt 2008, ISBN 978-3-86680-288-9

Eksteraj ligilojRedakti

PiednotojRedakti

  1. Kp. la ligilon pri redonpostuloj (Rückgabeforderungen) en 2004.
  2. Auseinandersetzung mit Feilchenfeld und Romilly, siehe Lit., 2000