Max PECHSTEIN (naskiĝinta en la 31-a de decembro 1881 en Zwickau, mortinta en la 29-a de junio 1955 en Berlino) estis germana pentristo kaj grafikisto ekspresionisma.

Max Pechstein
Persona informo
Aliaj nomoj Pechstein, Max Hermann
Naskiĝo 31-an de decembro 1881 (1881-12-31)
en Zwickau
Morto 29-an de junio 1955 (1955-06-29) (73-jaraĝa)
en Berlino
Tombo Friedhof Schmargendorf
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Lotte Pechstein
Okupo
Okupo pentristo • grafikartisto • dezajnisto • desegnisto
vdr
Max Pechstein en sia ateliero, 1915

Vivo redakti

Post trejnado metiista li studis ĉe la Dresdena Artmetilernejo kaj de 1902-06 ĉe la tiea universitato. En 1906 li aliĝis al la artista grupo Die Brücke kaj kunfondis en 1910 la Nova Secesio en la germana ĉefurbo Berlino. Ekde 1923 li docentis ĉe la berlina Akademio de la artoj sed maldungitis fare de la nazioj. Liaj verkoj konsideritis degenerita arto.

Post 1945 li estis profesoro ĉe la berlina Altlernejo de plastikaj artoj. Sub la influo de vojaĝo al Palaŭo (1913/14) - kio rezultigis okupiĝon intensan pri la indiĝena arto - Pechstein ekpentris en helaj, nediluitaj koloroj kaj per fortaj penikstrioj. Liaj temoj estis pejzaĝoj, aĵpentraĵoj, portretoj, figuraj bildoj kaj marbordaj scenoj. Lia per faŭvismo incitia inklino al dekoraciaĵoj videblas kaj en la pentraĵoj kaj en la grafikaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti