Malfermi la ĉefan menuon
Ferdinand Bellermann en 1850
Sunsubiro ĉe Orinoko, 1843

Ferdinand Konrad BELLERMANN (naskiĝinta la 14-an de marto 1814 en Erfurto, mortinta la 11-an de aŭgusto 1889 en Berlino) estis germana pentristo (ĉefe de pejzaĝoj).

VivoRedakti

Li pasigis la infanajn jarojn ĉe fermbieno en Luneburga erikejo, la junaĝan periodon en Erfurto kaj la trejnadan tempon en Vajmaro ĉe la Duka pentradolernejo. Li volis fariĝi pentristo de porcelanaĵoj sed pro okula febleco ĝi devis ĉesigi la trejnadon. Ekde 1833 li studis ĉe Akademie der Künste en Berlino ĉe la pejzaĝpentristoj Carl Blechen kaj Wilhelm Schirmer. Kun Friedrich Preller la pli aĝa kaj ties disĉiplo Sixt Thon li vojaĝis norden, al Rügen, en 1839. Unu jaron poste li atingis kune kun Carl Hummel kiel aldona akompananto tra Belgio kaj Nederlando Norvegion.

Restado en VenezueloRedakti

Influega por la resto de la kreiva agado de Bellermann estis vojaĝo al Venezuelo de 1842-45 kiun peris Alexander von Humboldt kaj financis reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a (Prusio). Do ĉirkaŭ kvar dekoj da jaroj post la vojaĝo de Humboldt en Sudan Amerikon Bellermann desegnis la tropikajn pejzaĝojn kaj aparte la buntecon de ekzotika flaŭro. Lia intenco kvazaŭ fote bildigi botanikajn kaj topografiajn specialaĵojn bonege senteblas ĉe la grandformataj krajondesegnoj. Laŭ la modelo de Humboldt li kaptis la diversajn fiziognomiojn de la pejzaĝoj kaj de la kreskaĵaro de Suda Ameriko kaj prilaboris siajn studojn poste al grandaj pejzaĝpentraĵoj (kelkaj faritis laŭ komisio de la prusa reĝa kortego). En ses taglibroj la pentristo priskribis la dumvojaĝajn travivaĵojn kaj kelkajn situaciojn trapasitajn sub danĝero de morto.

Berlino kaj ItalioRedakti

La motivaro de Bellermann pliriĉiĝis per du vojaĝoj al Italio en 1853/54 kaj 1877. La akriban studadon de germanaj pejzaĝoj, de Turingio tra la Harca regiono kaj la ĉirkaŭaĵoj de Berlino ĝis la Balta Maro, oni vidas en la kompleta verkaro. En la pli malfruaj verkoj Bellermann interesiĝis pri ŝanĝantaj lumsituacioj kaj atmosferoj de ununura motivo depende de sezono, horo de pentrado ktp.

En la jaro 1857 li nomumitis akademia profesoro en Berlino kaj iĝis en 1866 instruisto de la pejzaĝkursoj kiel posteŭlo de Schirmer. Tiel li sukcesis transdoni al junaj artistoj siaj ideoj, ekz. pri balanco inter akurata observado kaj komponada idealo. Tamen li ĉemorte estis forgesita artisto.

Verkoj (elekto)Redakti

  • 1851 - 1852: Stereokromaj vandpentraĵoj en la salono de la nordaj aktikvaĵoj en la Nova Muzeo de Berlino (Oferŝtono ĉe Stubbenkammer kaj Megalita tombo sur Rügen)
  • Die Guácharo-Höhle auf den Kordilleren von Venezuela bei ihrer Erforschung durch Alexander von Humboldt, oleo sur tolo, 146 x 185 cm, perdita (antaŭe:Nationalgalerie Berlin)
  • 1843: Blick auf Cumaná vom alten Kastell aus gesehen, oleo sur tolo
  • 1843: Sonnenuntergang am Orinoco, oleo sur tolo
  • 1843: Ansicht von Puerto Cabello, oleo sur tolo
  • 1854 Wasserfall in den Anden von Venezuela, oleo sur tolo, 76,5 x 101,5 cm, Nationalgalerie Berlin

Eksteraj ligilojRedakti