Domo de la buroj (Erfurt)

La Domo de la buroj (germane: Burenhaus) estas unu el la gravaj domoj en la Bahnhof-strato (Erfurt). Ĝi estas la ununura kaj neoficiala monumento por konsulo Wilhelm Knappe.

La domo ĉe Schmidtstedter-strato nr. 1 en Erfurto.

Erfurto kaj la Buraj militoj redakti

 
Joseph Chamberlain, brita ministro pri eksteraj aferoj, prezentatas kiel avidulo je oro

Antaŭ unu jarcento batalis la respublikoj de la buroj en Suda Afriko kontraŭ la Unuiĝinta Reĝolando kaj por sia sendependeco. La plej potenca imperialisma regno de la mondo antaŭ ĉio sopiris al la neelĉerpeblaj or-minejoj en la Oranje-liberŝtato kaj en Transvalo.

Post la sangoza Bura milito en 1899-1902 la idoj de nederlandaj enmigrintoj perdis memstarecon kaj enkorpigitis en britan Sudafrikon. La homoj en Germanujo grandsimpatie sekvis la militon: oni estis en favoro de la populara prezidento Paulus Kruger. Tion memoras la bura domo en Erfurto ĉe la angulo Bahnhof-strato kaj Juri-Gagarin-ringobulvardo.

Ĉefmasonisto Paul Funk ornamis en 1902 sian ĵus finkonstruitan loĝ- kaj labordomon per la portretoj de la gvidantoj de la buroj kaj per la abomena kaj fia malsato je oro de la brita koloniministro Joseph Chamberlain.

Knappe kiel personulo redakti

Mallonge antaŭ estis erfurtano direktoro de la sudafrika nacia banko kaj amiko de Kruger. Tiu konsulo nome Wilhelm Knappe sendube nombriĝas al la plej interesaj civitanoj. Per malfeliĉa kolonia milito de sur Samoa en 1889 li mondskale famiĝis. En 1894 li revenis deĵori por la Ministerio pri eksteraj aferoj, post intertempa laborado kiel bankisto en Suda Afriko. En Ĉinio li estis ĝeneralkonsulo kun granda malfermiteco al lokaj kutimoj kaj moroj kaj sukcesis bone reklami por Germanujo. Li tute ne estis rasisma kaj militemulo, kiel oni eble povus imagi sin reprezentanton de germana ekstera politiko dum imperialisma epoko.

Rifuzitaj honoroj en la naskiĝurbo redakti

Kiam en la 2010-a jaro proponitis fare de fakuloj honori lin en la naskiĝurbo (okaze de la 100-a datreveno morttaga) per nomo de strato laŭ li, la kultura sekcio de la konsilantaro urba neis tiun intencon. Kialo de la neakcepto estis ties "kolonia" agado. La prezidento de Germanio jes ja honoris Knappe okaze de la 100-a datreveno fondiĝa de la Universitato Tongji de Ŝanhajo en 2007.

Kolektisto redakti

Li krome agadis etnologe kaj kolektis multon ĉe la popoloj de la Suda Pacifiko. Lia riĉa kolekto troviĝas en la Benary-deponeja filio de la la Urba muzeo de Erfurto.

Eksteraj ligiloj redakti