Hieronymus EMSER (naskiĝinta en la 26-a de marto 1478 en Weidenstetten, mortinta en la 8-a de novembro 1527 en Dresden) estis germana katolika teologo kaj frua kontraŭreformanto.

Hieronymus Emser
La Nova Testamento en la traduko de Emser, fakte nur "plibonigita" lutera versio, 1527
La Nova Testamento en la traduko de Emser, fakte nur "plibonigita" lutera versio, 1527
Persona informo
Naskiĝo 20-an de marto 1477 (1477-03-20)
en Weidenstetten
Morto 8-an de novembro 1527 (1527-11-08) (50-jaraĝa)
en Dresdeno
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Alma mater Universitato de TubingenoUniversitato de Bazelo
Okupo
Okupo tradukisto • universitata instruisto
vdr

Vivo redakti

Li estis unu el la plej konataj malamikoj de Martin Luther. En 1504 li prelegis humanisme en Erfurto, en la ĉeesto de Lutero. Post mallonga restado en Leipzig li fariĝis en Dresden sekretario de la duka moŝto Georgo de Saksio. Vojaĝante Romon li instigis la beatigon de episkopo Benno el Meißen (pri kiu li skribis fantaziosan biografion Vita Bennonis, eldonita en Leipzig en 1512).

Graveco kiel kontraŭluterano redakti

Kunsentinte unue kun Lutero li ekkverelis kun la reformanto post la t.n. Lepsika Disputacio. Lutero inverse bruligis - kune kun la ekskomunika buleo de la papo - ankaŭ la verkojn de Emser. Lia traduko de la Nova Testamento (1527) estas kvazaŭ tia de Lutero kun kelkaj etaj ŝanĝoj laŭ la Vulgato kaj komentoj ortodoksaj, kvankam li mem estis riproĉinta al Lutero iam ne malpli ol 1400 erarojn en ties traduko.

Ĉar Emser alkutimiĝis meti sur la librojn la blazonon de sia familio - kiu enhavas virkapron - oni ŝerce kromnomis lin virkaprulo Emser. La kontraŭluterajn pamfletojn kolektis von Enders (Luther und Emser, Halle 1890–92, 2 vol.).

Verkoj redakti

  • Das gantz neü testament / eldonis Johann Dietenberger - Köln : Quentel / Tübingen : Morhart, 1532. surrete
  • Eyn deutsche Satyra vnd straffe des Eebruchs, Leipzig: Melchior Lotter, 1505. surrete

Literaturo redakti

  • Gustav Kawerau: Hieronymus Emser: Ein Lebensbild aus der Reformationsgeschichte. Verlag von Max Niemeyer, Halle (Saale), 1898
  • Heribert Smolinsky: Augustin von Alveldt und Hieronymus Emser. Aschendorff, 1983

Eksteraj ligiloj redakti