Benno el Meißen

Sankta Benno (mortis ĉ. 1106) estis episkopo de Meißen. Li estas honorata kiel sanktulo en la katolika eklezio, kanonizita en 1523 laŭ instigo de Georgo la Barbulo kaj de Hieronymus Emser fare de papo Hadriano la 6-a.

Sankta
Benno el Meißen
katolika episkopo
Benno of Meissen.jpg
Persona informo
Naskiĝo laŭdire 1010
en Hildesheim
Morto 16-an de junio 1106 (1106-06-16)
en Meißen
Tombo Katedralo de Munkeno [#]
Religio katolika eklezio [#]
Lingvoj germana [#]
Ŝtataneco Germanio [#]
Profesio
Okupo katolika sacerdoto [#]
10-a episkopo de Meißen Wappen Bistum Meißen.png
Dum 10661085, 10871106
Antaŭulo Reiner (Craft)
Sekvanto Herwig
Sanktulo
Adorita en katolika eklezio
Kanonizo 1523 de Hadriano la 6-a
Festotago 16-a de junio
Atributoj fiŝo kun du ŝlosiloj enbuŝe
Patroneco urbo Munkeno
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

Emser skribis la biografion »Vita Bennonis« kaj la sanktigo faritis ankaŭ por havi tuj saksan nacian sanktul-kulton kontraŭ la reformaciemuloj. Marteno Lutero igis Benno celebra per la skribaĵo »Wider den neuen Abgott und alten Teufel, der zu Meißen soll erhoben werden«.

Benno estis ĉ. la jaro 1050 kanoniko en Goslar kaj ekepiskopis en 1066 en Meißen. En la kvereloj inter imperiestro Henriko la 4-a kaj papo Gregoro la 7-a li plurfoje maltenis siajn al la imperiestro donitajn promesojn. Sekve li perdis la diocezon en 1085: per perado de (kontraŭpapo) Klemento la 3-a li sukcese reprenis ĝin tamen en 1087. Sed denove Benno estis malfidela antaŭ la imperiestro. Laŭdire li mortis en 1107.

La onidiro ke li estis misiisto inter la Vendoj malkorektas. Liajn ostojn oni transportis en 1576 al la Katedralo de Munkeno: li iĝis sanktulo urba de Munkeno. Atributo lia estas fiŝo kun du ŝlosiloj enbuŝe.

FontoRedakti

  • Meyers Großes Konversations-Lexikon, volumo 2. Leipzig 1905, p. 638 (tie ĉi interrete)