Hadriano la 6-a

Papo

Hadriano la 6-aAdriano la 6-a (2-a de marto 145914-a de septembro 1523) estis la lasta neitala papo ĝis kiam Johano Paŭlo la 2-a, pola, estis elektita en 1978, dum kvar jarcentoj nur italojn la kurio elektis kiel papojn.

Hadriano la 6-a
218-a papo de la Katolika eklezio
Hadrian VI.jpg
Naskonomo Adriaan Florisz Boeyens
Pontifiko de 1522
ĝis 1523
Antaŭulo Leono la 10-a
Sekvanto Klemento la 7-a
C o a Adriano VI.svg
Persona informo
Naskiĝo 2-an de marto 1459 (1459-03-02)
en Utreĥto, Princepiskopujo Utreĥto, Banner of the Holy Roman Emperor with haloes (1400-1806).svg Sankta Romia Imperio
Morto 14-an de septembro 1523 (1523-09-14) (64-jara)
en Romo, Flag of the Papal States (pre 1808).svg Papa Ŝtato
Tombo Santa Maria dell'Anima [#]
Alma mater Malnova universitato de Loveno [#]
Lingvoj germana lingvo [#]
Episkopo de Tortosa
Dum 1516–1522
[#] Fonto: Vikidatumoj
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr

La sola nederlanda papo (15221523), li naskiĝis en Utrecht, denaske nomita Adriaan Florisz BOEYENS. Li vizitadis la universitaton de Loveno, iĝis doktoro pri teologio (1491), kaj en 1507 estis nomumita instruisto al la sepjara Karlo, poste reĝo de Hispanio (kiel Karlo la 1-a) kaj Sankta-Romia Imperiestro (kiel Karlo la 5-a). En 1516 Karlo nomumis Hadrianon ĝenerala inkvizitoro de Aragono kaj kunregento. Li estis elektita kardinalo en 1517. Kiel papo li provis ataki la vendon de indulgencoj, kiuj instigis la unuan ribelon de Lutero, kaj li alligiĝis al la imperiestro, Anglio kaj Venecio kontraŭ Francio. Li ankaŭ sensukcese provis unuigi la kristanajn fortojn kontraŭ la Turkoj.

Traktante la fruajn stadiojn de la protestanta ribelo en Germanio, Hadriano ne tute komprenis la gravecon de la situacio. Dum la regna parlamento, kiu kunvenis en decembro 1522 en Nurenbergo, li estis reprezentita per Chieregati, kies instrukcioj enhavas la malkaŝan konfeson, ke la tuto de la malordo de la eklezio eble devenis el la kurio mem, kaj tie devus komenci la reformo. Tamen, la eksa profesoro kaj ĝenerala inkvizitoro estis firme kontraŭ doktrinaj ŝanĝoj kaj postulis, ke Lutero estu punita pro herezo.

La aserto en unu el liaj verkoj, ke la papo povas erari pri fidaferoj (haeresim per suam determinationem aut Decretalem assurondo) allogas atenton. Katolikoj diras, ke ĝi sole estis privata opinio, ne elkatedra deklaro, sekve ĝi ne konfliktas kun la dogmo pri papa neeraropovo. Aliaj asertas, ke la koncepto pri "elkatedreco" estis inventita en la 19-a jarcento. La 14-an de septembro 1523 li mortis, post papeco tro mallonga por esti efika.
Eksciinte pri lia morto loĝantoj de Romo demetis florbukedojn antaŭ la pordo de lia kuracisto.

La plejparto da la oficialaj paperoj de Hadriano la 6-a malaperis post lia morto.

Eksteraj ligilojRedakti