Heinrich Langethal
Heinrich LANGETHAL (naskiĝinta la 3-an de septembro 1792 en Erfurto, mortinta la 12-an de julio 1879 en Rudolstadt-Keilhau) estis germana pedagogo.
Heinrich Langethal | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de septembro 1792 en Erfurto |
Morto | 21-an de julio 1879 (86-jaraĝa) en Keilhau |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio |
Okupo | |
Okupo | instruisto pedagogo |
Vivo
redaktiLi estis filo de la ŝufaristo Christoph Heinrich Langethal de Kranichfeld, kiu setlis post migradojaroj en Erfurto. Lia frato pli malnuja estis la botanikisto kaj agrikulturhistoriisto Christian Eduard Langethal. Alia frato nome Gottlieb Langenthal iĝis ankaŭ ŝufaristo restante en Erfurto. Pri lia junulaj jaroj nur malmulto konatas. La patrino mortis en 1809. Kiel lernanto Heinrich kantis en certa koruso. Post finfrekvento gimnazia li komencis teologistudon ĉe la Universitato de Erfurto, kiun li kontinuigis ekde pasko 1811 en Berlino. Jam antaŭ la aliĝo al la volontula taĉmento ĉirkaŭ Lützow, Langethal aŭskultis prelegojn de Friedrich Schleiermacher kaj Johann Gottlieb Fichte. En la jaroj 1811 kaj 1812 li ekigis propran predikadon, i.a. en Storkow kaj Erfurt-Kerpsleben.
Dum la kontraŭnapoleona kampanjo de 1813 Langethal ekkontaktis Friedrich Fröbel kaj Wilhelm Middendorff. Dum la babilado evidentiĝis multaj komunaj ideoj. Fine la trio solene promesis unu al la alia engaĝiĝi pri edukado. Kune kun Middendorff Langethal kontinue studis en 1814 en Berlino. Tie la kontaktoj kun Fröbel refreŝiĝis kaj pliprofundiĝis.
En septembro 1817 Langethal iĝis la tria fondinto de la Keilhau-edukejo (Keilhauersche Lehranstalt) por instrui religion, muzikon kaj geografion/geologion. Tiuj komencaj jaroj estis ankaŭ la unua ekfloro de la lernejo. Pro lia instigo fondiĝis movado por starigi monumenton je la honoro de Marteno Lutero. Estu ĝi viva monumento. Danke al bonaj kontaktoj al la berlina profesoraro kolektitis granda monsumo. Ĝi estis la bazo por ebligi al du praidoj de Lutero eklernanti en Keilhau. Ambaŭ originis el Moorgrund-Möhra kaj ne havis kvazaŭ iun trejnadon. Georg Luther sukcesis finstudi teologion, Ernst Luther fariĝis lerta ŝtonskulptisto.
La prusa ministro pri internaj aferoj nome Schuchmann trovis ke la en Keilhau deĵoranta Johannes Arnold Barop iam estus membro de studenta korporacio en Halle (Saale). La ministro ordonis al la Sekreta konsilianaro de Rudolstadt pruvi tion kaj forigi Barop el la kolegaro instruista. Keilhau pro tio fifamiĝis esti nido de revoluciemoj; konservativistoj pluse ne ŝatis la tieajn modernajn instrumetodojn. Kvankam Barop devis demisii, la kontrolo de la lernejo fare de la superintendanto Zeh en 1825 ne malkaŝigis ion negativan.
Edziĝo kaj restado eksterlanda
redaktiEn 1826 Langethal edzinigis Ernestine Crispini (1797–1865), filino adoptita de Wilhelmine Henriette Hoffmeister, la unua edzino de Fröbel. Langethal havis filinon (1827) kaj filon (1834). Sed ambaŭ mortis jam antaŭ la plenumo de sia unua vivojaro.
En 1834 Langethal sekvis la vokon de Fröbel kaj iris en Svislandon. Unue li laboris en Willisau en instruadejo simila al la keilhau-a. Jam en 1835 li denove sekvis Fröbel al Burgdorf BE, kie Fröbel estiĝis estro de la ŝtata orfejo. Kiam Fröbel revenis en 1837 en Turingion, Langethal restis en Svislandon. Sed en 1841 ankaŭ li reiris. Pri liaj restadolokoj tiamaj ne ĉio konatas. Certe estas ke en 1852 li estis kelktempe ankaŭ en Keilhau. Poste li iris al Schleusingen por deĵori kiel predikisto. Lia tiama titolo estis arkidiakono.
En 1862 li resetlis en Keilhau. Li ekblindiĝis. Malgraŭe disĉiploj ade ŝatis veni kaj aŭskulti, precipe historiojn pri lia tempo en la Lützow-armeo. Ekde 1863 zorgis pri li fraŭlino Anna Reichardt.
Honoroj
redaktiLangethal ricevis funebran ceremonion militan en Keilhau. En 1878, pentekoste, li estis nomumita Eklezia konsiliisto (Kirchenrat) fare de la duko de Schwarzburg-Rudolstadt, okaze de la inaŭguro de la Barop-turo.
Literaturo
redakti- Bund ehemaliger Keilhauer (Hrsg.): Keilhau in Wort und Bild - geschildert von Lehrern, Schülern und Freunden Keilhaus. Leipzig 1902.
- Bund ehemaliger Keilhauer (Hrsg.): Christian Eduard Langethal: Die Geschichte Keilhaus in der Landesgeschichte. Leipzig 1910.
- Albert Gerst: Stammtafel Fröbel-Middendorff-Langethal-Barop. Keilhau 1932.
- Friedrich Fröbel. Ausgewählte Schriften. Fünfter Band: Briefe und Dokumente über Keilhau. Erster Versuch der Sphärischen Erziehung. Herausgegeben von Erika Hoffmann und Reinhold Wächter (= Pädagogische Texte. Herausgegeben von Wilhelm Flitner), Stuttgart: Klett-Cotta 1986.
- Handschriftliche Aufzeichnungen Heinrich Langethals im Keilhauer Handschriftennachlass des Fröbelarchivs Keilhau, KHN II Aa-Ek.
- Vernehmungsakten des Geheimen Ratskollegiums, Thüringer Staatsarchiv Rudolstadt, C IX, 3d, Nr.1.
- Alexander Hübener: Johannes Arnold Barop – ein würdiger Nachfolger Friedrich Fröbels. In: Neuer Thüringer Fröbelverein (Hrsg.): Neue Keilhauer Blätter 4 (1999) 5, S. 3-5.
- Bund ehemaliger Keilhauer (Hrsg.): Keilhauer Blätter. XXIII (1926) Nr. 2, S. 12 und S. 16; Nr. 3, S. 24. XXIV (1927) 4, S. 65.
- Manfred Berger: Langethal, Johann Heinrich. In: Felicitas Marwinski (Hrsg.): Lebenswege in Thüringen, Fünfte Sammlung, VOPELIUS Jena, 2015, S. 171-176
Fonto
redaktiEn tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Heinrich Langethal en la germana Vikipedio.
Eksteraj ligiloj
redaktiHejmpaĝo de la Libera Fröbel-lernejo en Keilhau[rompita ligilo]