Centra ligo de kamenpurigistoj germanaj

La Centra ligo de kamenpurigistoj germanaj (germane: Zentralverband deutscher Schornsteinfeger. mallongigo: ZDS) estis la sola porparolanta asocio de germanaj kamentubistoj, estrata de Frank Weber. Ĝia sidejo estas en Erfurto.

Centra ligo de kamenpurigistoj germanaj
Zentralverband Deutscher Schornsteinfeger e. V. - Gewerkschaftlicher Fachverband -
emblemo
Q627308laborista sindikato
Komenco majo 1949 vd
Antaŭe Central Union of Chimney Sweeps of Germany vd
Geografia situo 50° 57′ 3″ N, 11° 5′ 20″ O (mapo)50.9508211.08879Koordinatoj: 50° 57′ 3″ N, 11° 5′ 20″ O (mapo)
Lando(j) Germanio vd
Sidejo Erfurto
Adreso Konrad Zuse Straße 19, 99099 Erfurt
Poŝtkodo 99099
Centra ligo de kamenpurigistoj germanaj (Turingio)
Centra ligo de kamenpurigistoj germanaj (Turingio)
DEC
Centra ligo de kamenpurigistoj germanaj
Centra ligo de kamenpurigistoj germanaj
Lokigo de Turingio en Germanio
Map
Centra ligo de kamenpurigistoj germanaj
Membro de Deutsche Gesellschaft für Verbandsmanagement vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo registrita asocio de Germanio
vdr
Kamentubistoj sur la tegmentoj de la kastelo de Schwerin, en 1983.
Feliĉoportaj kamentubistoj sur elektadafiŝo.

Historio redakti

En la 1874-a jaro fonditis unuafoje en Hamburgo amika societo por submajstroj. Ĝi jam du jarojn poste aboliciitis pro premoj fare de dungantoj. Je la komenco de 1907 klopodoj pri nova fondiĝo konkretiĝis. La berlina submajstraro intencis fondi tutgermanan asocion, kies celu estu la plibonigo da salajrado kaj laborkondiĉoj kiel ankaŭ la asekurado de la vivo de kolegoj tuŝitaj de dumlaboraj akcidentoj.

En la 19-a kaj la 20-a de majo 1907 kunvenis 37 delegitoj el tuta Germanujo en Berlino por formuli statuton kaj fondi centran ligon Centralverein der Schornsteinfeger-Gesellen Deutschands. Kiel liga organo eldonitis la gazeto "Der Schornsteinfeger", komence kunfinancita per akcioj.

Ĉe la fondo estis farita rezolucio apelacianta al la landoj pli bone reguligi la profesiajn kondiĉojn de la kamentubistoj. Por faciligi tion, kreatu distriktoj de sama grandeco kun egalaj salajraj strukturoj ĉie ajn. Laŭ la rango vivoaĝa de la majstroj tiuj distriktoj disdonatu al ili por estrado. Tia ĉi sistemo endkondukita en la jaro 1920-a funkciis ĝis 2008. En la kuro de la tempo pli kaj pli da landaj asocietoj membriĝis al la centra ligo, tiel ke ĝia influo grandiĝis. En 1921 la centra ligo metis je dispono monrimedojn por fakkursoj de la lokaj grupoj. Sekve la ligo komencis por la unua foje okupiĝi pri la pluklerigado de siaj membroj. En 1923 iĝis en Vroclavo por la unua fojo striko por plialtigi la salajrojn egaligontajn la inflacion. En 1933 ZDS integriĝis devige en la konstruista asociaro. Plua publikado d la organo Der Schornsteinfeger devis ĉesi.

Rekomenco post la Dua mondmilito redakti

En 1946 refondiĝis la unuaj lokaj grupoj. En 1947 okazis en Frankfurt am Main la unua transzona kunveno de la dungitoj en la metio kamentubista. Tie oni ekzemple decidis reeldoni novan fakgazeton, kies unua numero aperis sub la malnova titolo. En 1949 estis alvoko ĝenerala finfine refondi la centran ligon. En majo samjare ZDF nove fonditis en Leutesdorf. Ekde aprilo 1950 ĉiuj landaj asocioj (80 % de la kamenpurigistoj) membris ĉe ZDS.

 
Historia korporacia emblemo de la kamenpurigistoj.

En 1957 aniĝis ankaŭ Sarlando kiel 11-a landa asocio. Tiam estis ankaŭ kreita fonduso por strikoj, kvankam evidentiĝis ke tiaj konfliktoj maloftas en la germana kamentubista mondo. En 1979 fonditis la eldonejo "Deutsche Schornsteinfeger Verlags-GmbH" (DSV) kie aperas la fakgazeto kaj ĉiuj aliaj publikaĵoj de ZDS. En 1984 oni aĉetis en Troisdorf konstruaĵon por havigi sidejon firman. En februaro de 1990 fonditis en Eilenburg la GDR-branĉo de ZDS, unite, nesplitiĝinte. Krome oni antaŭenpuŝis por pli bona pluklerigado la kreadon de instituto nomita "Schornsteinfeger-Bildungs- und Forschungsinstitut" (DSBF), kio realiĝis en septembro de la sama jaro. Tiam ankaŭ oni unuanime akceptis la postulon de la GDR-a asocio je kunfandiĝo kun la okcidentgermanoj. En 2001 oni transloĝigis al Erfurto vendinte la komplekson en Troisdorf.

Struktura ŝanĝiĝo fariĝis en la jaro 2006-a: de post tiam - sur la meza teritoria nivelo - jam ne laŭ landaj filioj sed laŭ regionaj filioj estas divido. Pro al centjara datreveno de la estiĝo, ZDS permesis al si porti novan emblemon.

Strukturo redakti

Organiziĝas ZDS per asocioj regionaj, landaj, distriktaj kaj urbaj.

Asocioj regionaj redakti

Ekzistas branĉoj norda, meza, okcidenta, sudokcidenta, sudorienta (ekde 2006). La estraro federacia estis pligrandigita je 8 funkciuloj, el kiuj 5 estas samtempe regionaj sekretarioj.

Grupoj landa kaj distrikta redakti

Splitiĝas la regionaj asocioj pluse en landajn respektive distriktajn grupojn. En pli grandaj federaciaj landoj ekzistas pluraj distriktaj anaroj, dume en landoj kun malgranda denseco da kamentubistoj estas ununura. Sekve Saksio havas nur unu landan, sed Bavario sep distriktajn grupojn (kiuj egalas al la registaraj zonoj).

Grupoj subdistriktaj redakti

Multaj landaj kaj distriktaj grupoj dispartiĝas en subdistriktajn. Membroj de la laste menciitaj grupoj kunvenas plurajn fojojn pojare neoficialege kaj senafekte en familiara etoso por interŝanĝi spertojn kaj informi la aliajn pri la plej novaj evoluoj sur la kampo de kamenpurigado.

Celoj kaj taskoj redakti

Diversajn taskojn strebas plenumi ZDS. Ekster sindikataj aferoj ĝi penas havigi al ĉiuj membroj bonan trejnadon, klerigadon kaj pluklerigadon. Ĝi subtenas ĉiujn klopodojn plibonigi la protektadon kontraŭ nocaĵoj kaj la savgardon de la medio natura. Krome ĝi eldonas ĉiun jaron 11 numerojn de la organo "Der Schornsteinfeger"[1].

Literaturo redakti

  • Zentralverband Deutscher Schornsteinfeger e.V. (Hrsg.): "100 Jahre ZDS 1907 - 2007, Chronik des Zentralverbandes Deutscher Schornsteinfeger e.V.", Deutscher Schornsteinfeger Verlag, Erfurt 2007

Eksteraj ligiloj redakti

Subnotoj redakti

  1. Fundamenta regularo de ZDS Ziele und Aufgaben.. Arkivita el la originalo je 2010-01-03. Alirita 2014-01-18.