Malfermi la ĉefan menuon

Johann Friedrich MÖLLER (naskiĝinta en la 13-a de novembro 1789 en Erfurto, mortinta en la 20-a de aprilo 1861 en Magdeburg) estis germana teologo.

BiografioRedakti

Estante filo de pastora familio li frekventis en sia naskiĝurbo la Konsilantargimnazion post instruado fare de la patro (+1824; tiu ĉi intertempe iĝis pastoro en Stotternheim). Poste li studis en Göttingen. Tie ĉi aparte la eklezihistoriisto Gottlieb Jakob Planck influis lin kiel ankaŭ la seminarioj de Heyne, Arnold Hermann Ludwig Heeren kaj Johann Friedrich Blumenbach. En la jaro 1814 Möller iĝis katekisto ĉe la Porinstruista seminario en Erfurto kaj paralele en 1815 diakono de la komunumo de la Franciskana kirko. Samloke li iĝis pastoro, en 1831 estro de la Spirita ministerio kaj en 1832 Konsistoria konsilisto.

Lia eklezia pozicio ĉiam estis evangelia-pozitiva. La pozitivajn doktrinojn de la Biblio li intencis montri al la skeptikemaj samtempuloj por pruvi la en la homaro jam ekzistantajn religiajn elementojn: tiel iĝu interna adopto de la diaj vortoj.

Lia plej granda talento estis en la lernigo de la kateĥismo. Krome li havis inklinon ankaŭ al la edifa versaĵfarado kion li heredis de la patrino kiu estis filino de generalsuperintendanto Bernhard el Saalfeld. Jam en la 1816-a jaro aperis kolekto da spiritaj kantoj okaze de prezplimultigo kiun eksuferis la malriĉuloj de lia komunumo. La antologio havis la titolon: "Christenglück und Christenwandel in religiösen Gesängen" (Erfurt 1816); ilin ŝatis i.a. ankaŭ la teologo Klaus Harms (+1972). Dua serio da kantoj eldonitis en 1822 sub la titolo "Der christliche Glaube und das christliche Leben; geistliche Lieder und Gesänge für Kirche, Schule und Haus". Tie ĉi troviĝas tre bela paska kanto O daß ich hätte mit empfunden die Freude kiu poste troviĝis en aliaj kantolibroj (ekz. de la hamburgaj komunumoj ekde 1842).

Möller havis problemojn kun la anoj de la Praluterana Eklezio en 1836-39 kies pastoron Grabau Möller mem estis ordininta. Möller tute ne volis oficiale minaci homojn tute honestajn kaj ĝentilajn. Kvankam li vane pruvis malhelpi la malunuiĝon li preferis demisii ol igi la ilo de la registaro ekaktivi kontraŭ la "heretikuloj". En tiuj ĉi momentoj okazis ankaŭ la parta terenfalo de la Franciskana kirko (lunde, la 8.1.1838). Tiam neniu vunditis, tamen la nervoj de Möller suferegis kio malstartis nur post restado en kuracloko. La movado de Grabau finfine ĉesis sen konkreta solvo per la elmigro de multaj anoj Usonon (Buffalo).

Kariero en SaksioRedakti

En la printempo de 1843 Möller nomumitis posteulo de Johann Heinrich Bernhard Dräseke kiel generalsuperintendanto de la Provinco Saksio kaj devis transloĝiĝi Magdeburgon. Dum tiu tempo li devis kontraŭbatali la t.n. Amikojn de lumo (ĉirkaŭ Leberecht Uhlich i.a.). En tiu ĉi kunteksto ankaŭ la oficialuloj ne subtenis Möller kaj la riproĉoj de multaj flankoj oftis. Möller mem treege ĉagreniĝis pro la fakto ke li ne sukcesis per spirita konsilado kaj frata interparolado trovi solvon.

La Revolucio de 1848 kaŭzis novajn problemojn. Je la komenco de la jaro 1849 la teologo Wilhelm Franz Sintenis atakis ankoraŭ per pamfleto Möller. Ĝi estis adresita al la ministerio pri edukado kaj kultoj. La tiutempe ĝenerale pliiĝantaj agadoj de ekleziproksimuloj (Eklezia tago, Interna misio ktp.) subtenitis de Möller kaj esperigis lin je pli bona religia evoluo. Möller ne engaĝiĝis politike. Nur unufoje li devis okupiĝi pri tiaĵoj kiam li estis vokita fare de reĝo Frederiko Vilhelmo la 4-a en la Erfurtan Unuigparlamenton en 1850.

Lia ŝato pri katekistado kio kompreneblas per liaj teologiaj interesoj, eldonigis lin ankoraŭ kelkajn tiajn skribaĵojn. El ili elstaras "Katechetisch-evangelische Unterweisung in den heiligen zehn Geboten Gottes nach dem Katechismus Lutheri" (Magdeburg 1854), estante laŭ la dikeco n (662 paĝoj) kaj la enhavo la plej grava. Ankaŭ tria kantokolekto aperis en tiuj tagoj: "Geistliche Dichtungen und Gesänge auf Unterlage der heiligen Schrift", Magdeburg 1852.

En la jaro 1858 Möller demisiis kiel generalsuperintendanto pro malkreskantaj fortoj kaj ne longe poste ankaŭ la kiel katedrala paroĥestro.

Eksteraj ligilojRedakti