Malfermi la ĉefan menuon
Leberecht Uhlich

Leberecht UHLICH (naskiĝinta en la 27-a de februaro 1799 en Köthen (Anhalt), mortinta en la 23-a de marto 1872 en Magdeburg) estis germana teologo. Li iĝis la gvidanto de la t.n. liberpensantaj Amikoj de lumo / Lichtfreunde.

VivoRedakti

Li studis ekde 1817 en Halle (Saale) kaj iĝis predikisto en 1824 proksime de Aken. Lia vilaĝo estis ĉe la rando de arbaro kaj li baldaŭ familiariĝis kun sia komunumo. La landa suvereno, la duko de Köthen, konvertiĝis al katolikismo. Uhlich proteste forlasis la landon kaj iĝis paroĥestro en 1828 en la prusaj komunumoj Pömmelte kaj Felgeleben proksime de Schönebeck. Tie li denove ĝuis la rolon de predikisto ŝatata. Uhlich iĝis unu el la plej bonaj oratoroj popolaj de germana lingvo kies duone religiaj duone socialaj prelegoj tre superis lian ne tro sukhavajn verkaĵojn (kaj la poste aperontan gazeton Volksblatt). Post la morto de la episkopo Westermeier la urbo Magdeburg ekhavis problemojn kun ties posteulon Dräseke. Uhlich ne plu silentis. Verŝajne la unuan fojon okazis tiam ke klerismaj predikistoj apogis la magistraton urban.

Amikoj de la lumoRedakti

En la 29.6.1841 Uhlich arigis unuafoje la Amikojn de la lumo en Gnadau. Krom la magdeburgaj predikistoj venis ankaŭ lia eksa instruisto Wegscheider el Halle. Ekde 1842 okazis regulaj kunvenoj ĉefaj dumpentekoste kaj en la tago de Sankta Mikaelo en Köthen en la nova stacidoma ejo. Sed en la 29.5.1844 Gustav Adolf Wislicenus dubis publike pri la mildeco kaj prudentemo de Uhlich. La proprajn doktrinojn Uhlich plurfoje klare estis prononcinta. En la tagoj de la provinca sinodo de Magdeburg jes ja ŝvebis la spirito de la Uhlich-aj konfesoj (1845) super la partoprenantoj. Krome li publikigis kolekton de siaj predikoj. Ege gravis la sekvinta ĝenerala kunveno (1846) kiel atestis ankaŭ Harnack en sia skribaĵo pri Symbolum Apostolorum. En 1846 Uhlich sendis al la protestanta germana konferenco cirkuleron. Ĉar li ne klare identiĝis kun la enhavo de la menciita kredokonfeso, Franz Chassot von Florencourt postulis dum kunveno en Naumburg (Saale) ke Uhlich ekmembriĝu el la protestanta eklezio; tamen Uhlich ankoraŭ restis protestanto ĝis aŭtuno 1847.

Ekde 1845 li estis predikisto ĉe la Kirko Sankta Katerino en Magdeburg, kie lia reformemeco antaŭe laŭditis. Sed en la 20.9.1847 li devis demisii. Paralele okazis la formiĝo de la Libera komunumo de Magdeburg (Freie Gemeinde zu Magdeburg). Uhlich ankaŭ poste havis ne malmultajn kaŝajn subtenantojn ne forlasintajn la oficialan eklezion. En 1848 eble lia remembriĝo al la eklezio protestanta eblus se li ne lasus sin elekti kiel deputito por la konstitucidonanta asembleo en Berlino. Liaj iamaj kolegoj el Saksio estis serĉintaj la proksimecon kaj apogon de la oratorema Uhlich por protesti kune kontraŭ absolutisma ŝtato: nun ili sidis en la Nacia Asembleo en Frankfurt am Main inter la amikoj de Prusio dume Uhlich sidis en Berlino kune kun Jacoby.

En skribaĵo el la 1848-a jaro Uhlich raportis pri siaj travivaĵoj en Berlino kaj aparte dum la novembraj ribeloj en Brandenburg: tuj kontraŭulo provis akuzi lin. En 1850 Uhlich eldonigis skribaĵon pri la proceso pro laŭdira lezo majesta. Sekvis en 1851 lia katekismo, kiun oni iel forgesis kontraŭe al la verko Handbüchlein der freien Religion. Sekvis en 1866 la priedukadaj verkoj Abendstunden kaj Hundert Lieder (1871). Uhlich ekde 1848 pli kaj pli ŝovitis en la maldekstran angulon kaj nomitis populara panteisto. Veran imagon de lia personeco eblus pli sincere starigi traleginte la komunumajn gazetojn.

Li ĉagreniĝis, ankaŭ pri siaj infanoj. Konsolon li trovis dum vojaĝetoj al filiaj komunumoj kie oni elkore akceptis lin. La idilieco de libera predikista vivo ja perdiĝis dum la lastaj jaroj.

Verkoj (elekto)Redakti

  • Bekenntnisse, 1845
  • Zehn Jahre in Magdeburg 1845 - 1855, 1855
  • Handbüchlein der freien Religion, 1859
  • Briefe über freie Religion. - Köln : Selbstverl. u.a., 1865. Surrete
  • Sein Leben von ihm selbst beschrieben, 1872

LiteraturoRedakti

  • Nekrologe. In: Unsere Zeit. Leipzig 1872, S. 128–129 Digitalisat
  • Ferdinand Kampe: Geschichte der religiösen Bewegung der neueren Zeit. 4 Bände. Leipzig 1852–1860
  • Walter Breywisch: Leberecht Uhlich. In: Mitteldeutsche Lebensbilder, 2. Band: Lebensbilder des 19. Jahrhunderts. Magdeburg 1927, S. 187–198.
  • Günther Hoppe, Jan William Howard: Leberecht Uhlich und Köthen. In: Studien zur Revolution von 1848/49, zur Köthener Kellergesellschaft und zur Bewegung der »Lichtfreunde«, Köthen 1987, S. 85-98
  • Martin Wiehle: Magdeburger Persönlichkeiten. Magdeburg 1993, ISBN 3-910146-06-6
  • Jürgen Engelmann, Magdeburger Biographisches Lexikon. Magdeburg 2002, ISBN 3-933046-49-1
  • Martin Wiehle: Bördepersönlichkeiten. Oschersleben 2001, ISBN 3-935358-20-2

Eksteraj ligilojRedakti