Symbolum Apostolorum

frua kristana kredkonfeso

La Symbolum Apostolorum (Apostola Kredo aŭ la Apostola Kredo-Konfeso) estas kredokonfeso uzata en la kristana okcidento. Ĝi evoluis inter la 1-a jarcento al la 6-a. Ĝi estis starigita kiel la kredo, kiun kristano konfesis antaŭ bapto. Sed kiel oficiala kredo, ĝi estas tro nepreciza, kion montris la herezoj de la 6-a jarcento. Do kiel oficiala kredo, ĝi estis anstataŭigita de la Kredo Nicea.

La unua teksto de tiu kredo estas komento pri ĝi de Rufino el Aquileia de la komenco de la 5.a jarcento. La nuna formulado, dirata galikana, troviĝas, preskaŭ integra, ĉe sankta Cezario el Arles.

Latina origino redakti

    Credo in Deum Patrem omnipotentem, Creatorem caeli et terrae. Et in Iesum Christum, Filium eius unicum, Dominum nostrum, qui conceptus est de Spiritu Sancto, natus ex Maria Virgine, passus sub Pontio Pilato, crucifixus, mortuus, et sepultus, descendit ad infernos, tertia die resurrexit a mortuis, ascendit ad caelos, sedet ad dexteram Dei Patris omnipotentis, inde venturus est iudicare vivos et mortuos. Credo in Spiritum Sanctum, sanctam Ecclesiam catholicam, sanctorum communionem, remissionem peccatorum, carnis resurrectionem et vitam aeternam. Amen.

Esperanto redakti

(La jena teksto estas de la diserva libro «Adoru»):
Mi kredas je Dio, la Patro ĉiopova,
la kreinto de la ĉielo kaj de la tero;
kaj je Jesuo Kristo,
Lia unu-nura Filo, nia Sinjoro,
koncipita per la Sankta Spirito,
naskita el Maria la Virgulino,
suferinta sub Poncio Pilato,
krucumita, mortinta, kaj entombigita,
sobirinta en la regnon de la morto.
La trian tagon Li releviĝis el la mortintoj,
supren-iris al la ĉielo,
sidas dekstre de Dio, la Patro ĉiopova,
de kie Li venos, por juĝi la vivantojn
kaj la mortintojn.
Mi kredas je la Sankta Spirito,
la sankta katolika[1] eklezio,
la komuno de la sanktuloj,
la pardono de la pekoj,
la releviĝo de la mortintoj,
kaj la vivo eterna.
Amen.[2]
(Jen alia traduko):
Mi kredas je Dio, la Patro ĉiopova,
Kreinto de la ĉielo kaj la tero.
Mi kredas je Jesuo Kristo, Filo Lia sola, Sinjoro nia,
Kiu estis koncipita de la Sankta Spirito,
Kaj naskita de la Maria Virgulino.
Li suferis sub Poncio Pilato,
Estis krucumita, mortis, kaj estis entombigita.
Li malsupreniris en inferon.
La trian tagon li releviĝis.
Li supreniris en ĉielon,
Kaj sidiĝis dekstre de la Patro.
Li revenos por jugi la vivantojn kaj la mortintojn.
Mi kredas je la Sankta Spirito,
La Sankta katolika eklezio,
La komunio de la Sanktuloj,
La pardono de pekoj,
La releviĝo de la korpo,
Kaj la vivo eterna.
Amen.

Referencoj redakti

  1. «Katolika» signifas «universala». (noto de Adoru)
  2. Adoru, p. 20

Fontoj redakti

  • IKUE kaj KELI: Adoru, Ekumena Diserva Libro. eldonita de IKUE kaj KELI, Eldonejo Ponto / Ponto-Verlag, 2001. 1472 p. ISBN 3-9803793-5-3

Vidu ankaŭ redakti