Arnold SOMMERNAT, ankaŭ: Arnoldus van Bremen, (naskiĝinta ĉ. en 1410 en Bremen, mortinta post 1466) estis germana juristo kaj urbestro de Lübeck.

Vivo redakti

Sommernat ekstudentis ĉe la Universitato de Erfurto en 1432 kaj promoviĝis jurscience. Kiel sekvanto de Dietrich Zukow li estis de 1443-56 estro de la urba konsilantaro (Syndicus) de Lübeck.

En 1452 li skribis kronikon, kiu enkorpigitis unu generacion post al la Chronicon Sclavicum [1].

Posteŭlo en la urbestra rolo estis Simon Batz, dum Sommernat reiris Erfurton por iĝi profesoro. Ĉe la tiea fakultato pri juro li estis dekano kaj ankaŭ rektoro. En 1461/62 li iĝis urbestro en Hamburgo, en 1463-66 dekano de la katedrala kapitulo de Schwerin .

Literaturo redakti

  • Johannes Baltzer kaj Friedrich Bruns: Die Bau- und Kunstdenkmäler der Freien und Hansestadt Lübeck. Band III: Kirche zu Alt-Lübeck. Dom. Jakobikirche. Ägidienkirche. Verlag von Bernhard Nöhring, Lübeck 1920, p. 90, represite en 2001: ISBN 3-89557-167-9
  • Friedrich Bruns: Die Lübecker Syndiker und Ratssekretäre bis zur Verfassungsänderung von 1851, en: ZVLGA, vol. 29 (1938), p. 95

Eksteraj ligiloj redakti

Subnotoj redakti

  1. Friedrich Bruns: Der dritte Teil des Chronicon Sclavicum und sein Verfasser. In: Hanseatische Geschichtsblätter, 1910, S. 127.