Malfermi la ĉefan menuon
Tombslabo de Dinckel, ĉe Sankta Maŭrico en Coburg.

Johannes DINCKEL (naskiĝinta en la 23-a de junio 1545 en Tröchtelborn, mortinta en la 24-a de decembro 1601 en Coburg) estis germana teologo kaj unua generalsuperintendanto en Coburg.

VivoRedakti

Post frekvento de la lernejo en Gotha, kie li instruitis ankaŭ fare de Cyriacus Lindemann, li studis ĉe la universitatoj de Wittenberg kaj Erfurto, kie li magistriĝis en la 1567-a jaro. Li dediĉis sin ĉefe al la lingvo hebrea kaj fariĝis poste kaj instruisto pri logiko ĉe la Konsilantargimnazio kaj paralele profesoro de la hebrea ĉe la Universitato de Erfurto.

En la 1580-a jaro li transloĝiĝis al Gotha por deĵori kiel ĉefdiakono kaj gimnazie kiel lernejestro. Nur tri jarojn poste oni vokis lin al Coburg por esti paroĥestro kaj superintendanto. Poste li estis la unua coburga paroĥo kun la titolo Generalsuperintendent.

GravecoRedakti

Pro elstaraj konoj de la hebrea Dinckel havis siatempe grandan renomon. Komisiite de la duko Johann Casimir li vizitadis en la regiono de Coburg multajn preĝejajn komunumojn kaj edukejojn kaj skribis regularon por bona manaĝerado de urbaj lernejoj. Krome li fondis la bibliotekon ĉe la preĝejo Sankta Maŭrico.

Verkoj (elekto)Redakti

  • De orgine, causis, typo et ceremoniis illius ritus, qui fulgo in scholis Deposito appellatur, oratio, Erfurt 1578
  • Epitome Grammaticae Ebraene, Wittenberg 1579
  • Oratio de Ebraeae Linguae primis instauratioriborus, Gotha 1582
  • Hausknecht oder vom Amt der Diener, wie man die selbigen erwählen soll, auch wie sie sich in ihrem Amte gegen ihre Herren, und wiederum die Herrn gegen ihre Diener verhalten sollen, Erfurt 1583 (Übersetzung einer lateinischen Schrift von Gilbert Cousin)
  • Calendarium poëticum
  • De Justino Pezoldo, Erfurtischen Stadt-Physico, Erfurt 1583
  • De Depositione Scholastica, Frankfurt 1607
  • Homiliae Catecheticae
  • De Vsu Dialecticos

LiteraturoRedakti

  • Thilo Krieg: Das geehrte und gelehrte Coburg. Coburger Heimatkunde und Heimatgeschichte. Herausgegeben von der Coburger Landesstiftung und dem Coburger Heimatverein, Coburg 1927.
  • H. A. Erhard: "Dinckel, Johann", en: Johann Samuel Ersch, Johann Gottfried Gruber: Allgemeine Encyclopädie der Wissenschaften und Künste. Sekcio 1, parto 25, p. 227.

Eksteraj ligilojRedakti